Grabštejn estas burgo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la regiono Liberec, proksime al Hrádek nad Nisou, limtrapasejo al Germanio (Luzacio) kaj Pollando.
Origine gotika burgo el la 13-a jarcento, rekonstruita en la 16-a jarcento en renesanca stilo. Ekde 1953 posedita kaj sufiĉe damaĝita de la ĉeĥoslovaka armeo. Ekde 1988 vaste restaŭrata kaj ekde 1993 iom post iom alirebligata por la publiko.
La plej valora internaĵo estas dekorita kapelo de Sankta Barbara, ornamita per pentraĵoj el la 16-a jarcento. La turo ofertas belegan panoramon de vasta ĉirkaŭaĵo. En turisma sezono en la burgo okazas diversaj kulturaj aranĝoj.