Naciaj parkoj in Samariá

Gorĝo de Samario

24,645 people have been here
8.8/10

La Gorĝo de Samario (greke Φαράγγι της Σαμαριάς) en la sudokcidento de la greka insulo de Kreto, longa 17 km, estas unu el la plej longaj gorĝoj en Eŭropo. Ĝi malsupreniras de ĉirkaŭ 1200m super la marnivelo ĝis la Libia Maro. En Eŭropo estas pli longaj nur la Gorĝo de Verdon en Francio (longa pli ol 20 km) kaj tiu de Tara en Montenegro (78 km).

Geografio kaj geologio

La gorĝo serpentas de la altebenaĵo Omalos okcidente de la Blanka Montoj (Lefka Ori) ĝis la suda marbordo de Okcidenta Kreto. Ĉe la eliro de la gorĝo kuŝas la malgranda haveno kaj urbo de Agia Roumeli. Politike ĝi apartenas al la komunumo de Sfakia en la regiona distrikto de Chania.

La kanjono ekaperis verŝajne antaŭ du milionoj da jaroj pro tektonikaj delokiĝoj; la marnivelo ankaŭ ŝanĝis plurfoje. La akvo de la pluvaro kaj poste ankaŭ de 22 fontoj eroziis la dolomitan rokaron kreante la hodiaŭan profundan gorĝon.

Historio

Dum la sendependiga lukto de la Grekoj kontraŭ la Otomana regado en la 19-a jarcento la gorĝo havis grandan strategian gravon: ĝi utilis por la ribeluloj kiel kaŝejo kaj bazo kaj neniam povis esti prenita, malgraŭ pluraj provoj.

Dum la Dua Mondmilito kaj la okupo de Kreto fare de la germana Wehrmacht je la fino de majo 1941, la greka reĝo Georgo la 2-a (Grekio) kaj la ĉefministro Emmanuil Tsunderos fuĝis tra la gorĝo al la Suda marbordo kaj de tie, kun Brita helpo, al Egiptujo. Ankaŭ la germanaj okupantoj ne sukcesis trovi partizanojn kaj rifuĝintojn en la gorĝo.

La gorĝo de Samario estis deklarita en 1962 per reĝa dekreto Nacia Parko. Ekde 1965 neniu loĝas tie, post kiam la malmultaj loĝantoj de la vilaĝo de Samariá, en la mezo de la gorĝo, estis translokitaj.

La nomo de la vilaĝo, kiu donis la nomon ankaŭ al la gorĝo, devenas de la greka vorto samári (σαμάρι, "ŝarĝoselo", por azenoj), sugestanta ke en la vilaĝo la ŝarĝoj estis kutime movitaj de la lacaj bestoj al aliaj freŝaj.

En la jaro 1980 Grekio estis premiita de la Konsilio de Eŭropo pro siaj klopodoj pri la gorĝo.

Konforme al la tradicioj de la greka Ortodoksa Eklezio, en la Gorĝo de Samario estas deko da kapeloj en diversaj statoj.

Flaŭro kaj faŭno

En la Gorĝo de Samario kreskas multaj specoj de arboj, inter kiuj pinoj, platanoj, cipresoj, kretaj kverkoj, aceroj. Estas ankaŭ 14 endemiaj specioj de plantoj. La gorĝo estas la lasta natura rifuĝejo de la kreta sovaĝa kapro (Kri-Kri). Proksime vivas paro de ŝafgrifoj; pli ofte videblas ansergrifoj ronde flugantaj super la gorĝo.

Turisma graveco

Pro ĝia supera natura belo la Gorĝo de Samario aparte altiras promenantojn de ĉiuj lokoj en la mondo. Ĉiun jaron, dum la tuta somera estas ĉirkaŭ 200 mil vizitantoj.

Eblas ankaŭ ŝipe atingi Agia Roumeli (ne estas vojoj taŭgaj por aŭtoj ĝis tie) kaj ekpaŝi ĝis la "fera pordego" (4 km for) aŭ preteren.

La vizito estas permesata normale nur de majo al oktobro, kaj turistoj rajtas eniri inter 06:00 kaj 15:00. La vizito estas pagenda.

Eksteraj ligiloj

Post a comment
Tips & Hints
Arrange By:
Visit Greece
13 September 2011
Even though the path runs downhill it requires strong, comfortable footwear and some degree of physical fitness. See link for hiking map!
Corinna P
10 August 2011
If you're in Crete, it's a crying shame to miss the gorge. Keep your eye out for all the krikri goats. Enjoy your hard earned swim in Roumeli after the hike.
Load more comments
foursquare.com
Location
Map
Address

Get directions
References

Samaria Gorge (Φαράγγι Σαμαριάς) on Foursquare

Gorĝo de Samario on Facebook

Hotels nearby

See all hotels See all
Syia Hotel

starting $106

Agia Roumeli Hotel

starting $70

Neos Omalos Hotel

starting $46

Traditional Stone Villa/ Amazing natural landscape

starting $0

Calypso

starting $37

Madares

starting $62

Recommended sights nearby

See all See all
Add to wishlist
I've been here
Visited
Imbros Gorge
Grekio

Imbros Gorge is a tourist attraction located in Ímvros, Grekio

Add to wishlist
I've been here
Visited
Frangokastello
Grekio

Frangokastello is a tourist attraction located in Frangokástello,

Add to wishlist
I've been here
Visited
War Museum of Chania
Grekio

War Museum of Chania is a tourist attraction located in Ĥania, Grekio

Add to wishlist
I've been here
Visited
Archaeological Museum of Chania
Grekio

Archaeological Museum of Chania is a tourist attraction located in

Add to wishlist
I've been here
Visited
Izzeddin Fortress
Grekio

Izzeddin Fortress is a tourist attraction located in Kalámi, Grekio

Add to wishlist
I've been here
Visited
Lighthouse (Φάρος)
Grekio

Lighthouse (Φάρος) is a tourist attraction located in Ĥania, Grekio

Add to wishlist
I've been here
Visited
Olive tree of Vouves
Grekio

Olive tree of Vouves is a tourist attraction located in Metókhi,

Add to wishlist
I've been here
Visited
Kournas
Grekio

Lago Kournas

Similar tourist attractions

See all See all
Add to wishlist
I've been here
Visited
Nacia Parko Yellowstone
Usono

La Nacia Parko Yellowstone estas usona nacia parko ĉefe en la ŝtato V

Add to wishlist
I've been here
Visited
Nacia Parko Sekvoja
Usono

La Nacia Parko Sekvoja – angle Sequoia National Park - situas en la s

Add to wishlist
I've been here
Visited
Arbaro de Białowieża
Belorusio

La Arbaro de Białowieża (pole Puszcza Białowieska, beloruse Бе

Add to wishlist
I've been here
Visited
Uluṟu-Kata Tjuṯa National Park
Aŭstralio

Uluṟu-Kata Tjuṯa National Park is a tourist attraction located in Yul

Add to wishlist
I've been here
Visited
Torres del Paine National Park
French Southern Territories

Torres del Paine National Park is a tourist attraction located in

See all similar places