La Gliptoteko (en Germana Glyptothek) estas muzeo en Munkeno, Germanio, kiu estis komisiita de la reĝo de Bavario Ludoviko la 1-a por esti hejmo de sia kolekto de Grekaj kaj Romiaj skulptaĵoj (el tie γλυπτο- glypto- "skulptaĵo", el la Greka verbo γλύφειν glyphein "ĉizi"). Ĝi estis desegnita de Leo von Klenze en novklasika stilo, kaj konstruita el 1816 al 1830. Nuntempe la muzeo estas parto de la Kunstareal.