Stacidomo Paris-Est (Parizo-Oriento), france Gare de Paris-Est (unue nomita Gare de Strasbourg), estas unu el la sep grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo. Tiu kapostacio situas en la 10-a arondismento, ne malproksime de Gare du Nord.
Per ĉirkaŭ 34 milionoj da vojaĝantoj jare, ĝi estas la kvina stacidomo de Parizo. Ĝia trafiko, malkreskinta depost la malfermo de Linio E de RER, kreskis depost la enservigo de TGV Orienta per kresko de 22 % da vojaĝantoj de ĉefaj linioj.