Stacidomo de Parizo-Austerlitz (france Gare d'Austerlitz), antaŭe nomita Gare d'Orléans, estas unu el la ses grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo, situanta en la 13-a arondismento. Ĝi estas kapostacio de « klasikaj » linioj priservantaj interalie la stacidomojn Bordeaux-Saint-Jean, Limoges-Bénédictins kaj Toulouse-Matabiau.
Ekde la enservigo de "LGV Atlantique" (Grandrapida Linio Atlantika), tiu stacidomo malgajnis grandan parton de sia trafiko de ĉefaj linioj kun Turlando kaj granda Franca sud-okcidento. Tiu ĉi nur estas ĉirkaŭ 21,3 milionoj da vojaĝantoj jare, tio estas la duono de tiu de Gare Montparnasse. Ĝi konservas grandan rolon por la priservo ekde Parizo de suda Francilio, Orleanio, Berry kaj okcidenta Centra Masivo.