La Fortikaĵo Erebuno (Erebuni) estas antikva fortikaĵo de Urarto, konstruita de la reĝoj Argiŝto la 1-a kaj Sarduris la 2-a komence de la 8-a jarcento a.K. Ĝi troviĝas en la nuna Armenio, en la samnoma distrikto Erebuno . Kun la paso de la tempo la vorto Erebuni transmorfiĝis al Erevano nomo de la urbo kie troviĝas la fortikaĵo. Tiu ĉi urbo estas la ĉefurbo de Armenio ekde 1918. La fortikaĵo estis plurfoje esplorata de la sovetaj arkeologoj inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.