La Fondaĵo Joan Miró, ankaŭ nomita "Centre d'Estudis d'Art Contemporani" (Centro de Studado de Nuntempa Arto) de Barcelono, estas privata institucio kies ĉefa aktiveco estas konservado kaj ekspozicio de verkoj de Joan Miró. Tiu projekto estis antaŭe longe studita de la artisto kaj liaj proksimuloj, interalie Joan Prats, kiu mortis en 1970, kaj kies unua ĉambro de ekspozicio havas lian nomon. Tiu institucio ankaŭ disvolvas siajn aktivecojn sur la scenejo de nuntempa arto, tiom en plastikaj artoj kiom en muziko kaj vivantaj artoj. Ĝi estis konstruita en 1975 sub la direktado de Josep Lluís Sert, amiko de Joan Miró, por kiu li konstruis lian atelieron en 1956. La ejo gastiganta la fondaĵon, donita de urbo Barcelono, situas en Montjuïc.
Unu el la ĉefaj celoj de tiu institucio estas konservado kaj disvastigado de la verkoj de sia fondinto. La plej granda parto de la kolekto de la muzeo estis senpere donacita de Joan Miró.
Al tiu kolekto estas aldonitaj verkoj de aliaj artistoj (Alexander Calder, Mark Rothko, Marcel Duchamp, Antonio Saura, Fernand Léger, André Masson, Yves Tanguy, Henri Goetz, Max Ernst, Balthus...), ankaŭ akiritaj per donacoj.
Kvankam privata, la Fondaĵo Joan Miró daŭre ricevas helpon de la urbo kaj regiono.
Historia monumento RI-51-0011537