Flughaveno Schiphol (nederlande: Luchthaven Schiphol) [Sĥiphol] (IATA-kodo: AMS) estas la plej grava flughaveno de Nederlando. Ĝi situas proksimume 16 kilometrojn sude de Amsterdamo kaj 46 km de Utrecht kaj 45 km Hago.
47 milionoj da pasaĝeroj uzas la flughavenon ĉiujare kaj flugas al pli ol 200 vojaĝceloj (2007)
La flughaveno situas rekte super la stacidomo Schiphol, de kie oni povas rapide kaj ofte atingi la stacidomojn Amsterdamo, Hago kaj Utrecht.
En aprilo 2007 ekestis en la nederlanda politiko bruo pro la vojmontriloj de la flughaveno. Sur granda nombro da montriloj la indikoj nur estas en la angla lingvo, kiel parking por parkadejo. Speciale la parlamentano Maarten Haverkamp de la partio CDA - subtenata de parlamentmajoritato de la partioj PvdA, SP kaj PVV - indignis pro la vojmontriloj. La aŭtotitatuloj de la flughaveno rezignacie reagis.
Шаблон:El http://www.schiphol.nl oficiala retejo