La unua Flosponto Evergreen Point (oficiale, Governor Albert D. Rosellini Bridge) inter Seatlo kaj Medina, Vaŝingtonio, Usono, estis de 1963 ĝis 2015 la plej longa flosponto en la mondo. Ĝia tuta longo estis 4750 metroj, kaj la flosa parto mem longis 2310 metrojn. (La monda rekordo temas pri la longeco de la flosanta parto.) Ĝi konstruiĝis en 1962-1963 kaj oficiale malfermiĝis la 28-an de aŭgusto 1963. Ĝi kostis 21 milionojn da tiamaj usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 130 milionoj laŭ la 2011-a valoro). Ĝi fine fermiĝis la 22-an de aprilo 2016, kaj estos malkonstruata dum 2016. Ĝin anstataŭis la nova, dua Flosponto Evergreen Point, kelkdek metrojn pli longa kaj do denove mondrekorda.