La montaro "Fichtelgebirge" (germane, prononco pli-malpli Fiĥtlgebirge), ĉeĥe Smrčiny, estas unu el la mezaltaj montaroj de Germanio kaj Ĉeĥio. Ĝi situas plejgrandparte en la nordoriento de la federacia lando Bavario, je eta parto en la nordokcidento de Ĉeĥio. Ene de ĝia teritorio, areo de 1020 km² konsistigas la "Naturan Parkon Fichtelgebirge".
)]]
Inter la urboj de la montaro estas Bayreuth kaj Hof (Saale).