Etiopaj Altaĵoj

Etiopaj Altaĵoj estas kruda maso de montaroj en Etiopujo kaj Eritreo (kiuj foje estas referataj kiel Eritreaj Altaĵoj), kaj pli norda Somalujo en Korno de Afriko. Etiopaj Altaĵoj konstituas la plej grandan kontinuan areon de tia altitudo en la tuta kontinento, kun malmulto de la surfaco altitude troviĝanta sub 1 500 metroj, dum la pintoj atingas altecojn de 4 550 m. Oni foje parolas pri la "tegmento de Afriko" pro la alteco kaj vasteco de Etiopaj Altaĵoj .

Geografio

Etiopaj Altaĵoj estas dividitaj en nordokcidentajn kaj sudorientajn partojn per Granda Rifto, kiu enhavas kelkajn salakvajn lagojn. La nordokcidenta parto, kiu kovras la tigrajan kaj la amharan regionojn, inkludas Semien-Montaron, parton de kiu estis nomumita nacia parko. Ĝia plej alta pinto, Rasdaŝan-Monto (4 550 m), estas la plej alta pinto en Etiopujo. Tana, la fonto de la Blua Nilo, ankaŭ troviĝas en la nordokcidenta parto de Etiopaj Altaĵoj.

La plej altaj pintoj de la sudorienta parto situas en la Bale-Zono de la etiopa Oromia-Regiono. La Bale-Montaro, ankaŭ signita kiel nacia parko, estas preskaŭ tiel alta kiel Semien-Montaro, kun pintoj de pli ol 4 000 m, kiel ekzemple Tulu-Demtu (4 337 m kaj la dua plej alta pinto en Etiopujo) kaj Batu (4 307 m).

Geologio

Etiopaj Altaĵoj ekleviĝis antaŭ 75 milionoj da jaroj, kiam magmo de la mantelo de la Tero levis larĝan kupolon de la praaj rokoj de la Afrika Kratono. La malfermo de Granda Rifto disfendis la kupolon de Etiopaj Altaĵoj en tri partojn; la montoj de suda Arabujo estas geologie parto de praaj Etiopaj Altaĵoj, apartigita per la fendiĝado kiu kreis Ruĝan Maron kaj Adenan Golfon kaj disigis Afrikon de Arabujo.

Ĉirkaŭ antaŭ 30 milionoj da jaroj, inundo de bazalto ekformiĝis, amasigante tavolojn sur tavoloj de volumenaj bazaltaj lafaj torentoj. La plej multaj el la fluoj estis toleitiaj magmoj, krom por maldika tavolo el alkalobazaltoj kaj negravaj kvantoj da felsikaj (alt-silikaj) vulkanaj ŝtonoj, kiel ekzemple riolito. En la malkreskantaj stadioj de la inundobazaltepizodo, grandaj eksplodemaj kalder-formantaj erupcioj ankaŭ okazis.

Etiopa Altaĵoj estis poste tratranĉitaj de Granda Rifto kiam la afrika kontinento terkrusto dispeliĝis. Tiu fendiĝado eknaskigis grandajn alkalajn bazaltajn ŝildajn vulkanojn antaŭ proksimume 30-31 milionoj da jaroj .

Ekologio

Pro la konsiderinda altitudo, malgraŭ la proksimeco de la ekvatoro, Etiopaj Altaĵoj havas neatenditan moderan klimaton. Plue, tiuj montoj kaptas la precipitaĵon de la musonaj ventoj de Hinda Oceano, kondukante al pluvsezono kiu daŭras de junio ĝis mez-septembro-->. Tiuj pluvegoj kaŭzas someran inundon de la Nilo, fenomenon kiu konfuzis la antikvajn grekojn.

Etiopaj Altaĵoj samhavas similan flaŭron kaj faŭnon kiel aliaj afrikaj montaroj; tiu karakteriza flaŭro kaj faŭno estas sciataj kiel "afromontanaj" sed ekde la tempo de la lasta glaciepoko estis kompletigita kun iu eŭrazia (palearktisa) flaŭro. La biotoj estas iom malsamaj je ambaŭ flankoj de la Granda Rifto kiu disfendas la altaĵojn.

Ĉe pli malaltaj altitudoj, la altebenaĵoj estas ĉirkaŭitaj de tropikaj savanoj kaj herbejoj, inkluzive de la sahela savano de akacioj en la nordokcidento, la orient-sudana savano en la okcidento, kaj la somalaj akaciaj kaj komiforaj arbedaroj kaj veprejoj en la nordoriento, oriente, sude, kaj tra Rifta Valo.

Etiopaj altaĵoj mem estas subdividitaj, laŭ la altitudo, en tri apartajn ekoregionojn. La etiopaj montarbaroj troviĝas inter altitudoj de 1 100 kaj 1 800 metroj, super la malaltaĵaj herbejoj kaj savanoj. Tiu duonarbara zono havas plurajn plantokomunumojn. Kolla, estas duonarbaro trovita ĉe pli malaltaj altitudoj, kaj dominata per specioj de terminalio, komiforo, Boswellia, kaj akacio. Ŭejna dega estas duonarbaro trovita en pli humidaj kaj pli altaj lokoj, superregata per la pingloarboj Afrocarpus gracilior kaj altkreska junipero. La pli malalta parto de la Harena-Arbaro estas diferenca duonarbarokomunumo, kun malferma kanopeo de Warburgia ugandensis, Croton macrostachyus, Syzygium guinense, kaj Afrocarpus gracilior, kun araba kofeo (Coffea arabica) kiel la dominanta subarbaraĵa arbedo.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo subdividas Etiopajn Altaĵojn en tri ekoregionojn : la etiopaj montarbaroj, la etiopaj montaraj herbejoj kaj duonarbaroj, kaj la etiopaj montaraj arbustetaroj. Kune, la lastaj du ekoregionoj konstituas tutmondaj 200-regionon en la biomo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj. Kontraŭe, la etiopaj montarbaroj apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La organizaĵo Naturprotekto Internacie konsideras Etiopajn Altaĵojn kiel parton de la biodiverseco-riĉaĵejo Orienta afromontano.

Faŭno

La faŭno en la areo inkludas geladon, orikteropon, aglon, etiopan lupon, sekretaribirdon, karunklibison, sirian ibekson, kaj marabuon.

Vidu ankaŭ

  • Nacia Parko Simien

Eksteraj ligiloj

n class="plainlinks nourlexpansion">[//tools.wmflabs.org/geohack/geohack.php?pagename=Etiopaj_Alta%C4%B5oj&language=eo&params=12_32_00_N_41_23_8_E_type:mountain_region:ET&title=Etiopaj+Alta%C4%B5oj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Etiopaj Altaĵoj. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Djibouti Palace Kempinski Hotel

startanta $353

Sheraton Djibouti

startanta $233

Coral Farasan Resort

startanta $147

Acacias Hotel Djibouti

startanta $150

Sunshine Hotel

startanta $80

Lal Hotel & Spa

startanta $40

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lake Assal (Djibouti)

Lake Assal (français. Lac Assal) is a crater lake in central

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Avaŝo

La malsupra valo Avaŝo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Çamlıca Hill

Çamlıca Hill (Turkish: Çamlıca Tepesi), aka Big Çamlıca Hill (Turk

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Uetliberg

Uetliberg (alemane Üetliberg) estas la hejmmonto de la urbo Zuriko.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Top of Mt. Takao (高尾山頂)

Top of Mt. Takao (高尾山頂) estas turisma vidindaĵo, unu el la Montoj e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monto Gellért

Monto Gellért hungare Gellért-hegy estas kalkoŝtona monto en Bu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lysá hora

Lysá hora estas monto en Ĉeĥio, situanta en orienta Ĉeĥa Silezio.

Vidu ĉiujn similajn lokojn