El Escorial [el eskorjal'] (hispane; laŭvorte, la skoriejo) aŭ esperantece Eskorialo, hispana urbeto je 45 kilometroj nordokcidenten el Madrido. Loĝantaro: 7026. Preĝejo (F. DE LA MORA, 1595).
Eŭropo > Iberio > Hispanio > Madrida Regiono
La monumenta nukleo konsistas el reĝa palaco, monaĥejo, muzeo kaj biblioteko, kaj situas en la apuda municipo San Lorenzo de El Escorial [san lorenso del eskorjal'] (ankaŭ San Lorenzo del Escorial). Karolo la 4-a de Hispanio dividis urbeton El Escorial el San Lorenzo de El Escorial en 1792
Ĝi estas en la bazo de montaro Sierra de Guadarrama. La monumentaro estis mendita de reĝo Filipo la 2-a de Hispanio por tombejo de hispaniaj gereĝoj kaj studejo por Kontraŭreformacio. Ĝi estis planita de arĥitektoj Juan Bautista de Toledo, Giambattista Castello kaj Juan de Herrera laŭ senornama klasika stilo. Ĝi estis konstruita de 1563 al 1584 (Ĝis hodiaŭ, hispanlingve oni proverbe nomas adan laboregon "la laboro de El Escorial"). La grunda plano formas kradon honore al martirigo de santa Laŭrenco. Onidire, dum batalo de Saint Quentin, hispanaj trupoj detruis hermitejon dediĉita al la sanktulo. Kompensante la difektadon kaj dankante la venkon, la reĝo decidis dediĉi la ontan monaĥejon al sankta Laŭrenco.
La domaro estas enorma artaĵujo, inkluzivante verkaĵojn de Tiziano, El Greco, Diego Velázquez, Francisco de Goya, kaj aliaj. La reĝo mendis pentraĵojn de Federico Zuccaro, sed poste anstataŭis ilin pro malŝato. Zukaro venis akompanita de Bartolomeo Karduĉo. Biblioteko enhavas milojn da valoregaj manskribaĵoj antikvaj. Hispanaj gereĝoj estas enterigitaj ĉi tie ekde Filipo la 2-a.
La ĉirkaŭa urbeto ankaŭ ejas la popularaj someraj kursoj de Universidad Complutense.
Ambaŭ urbetoj estas ŝatataj feriejoj de madridanoj, kiu preferas la pli malvarma klimato de montaro.
La monumentaro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj tre populara turismejo, ofte vizitata dum unu tago el Madrido. Ĝi proksimas al Santa Cruz del Valle de los Caídos, tombomonumento por Francisco Franco kaj José Antonio Primo De Rivera.