Eiheiji (永平寺) estas unu el la du ĉefaj bikŝuejoj de la budhisma skolo Sōtō de Zeno, kune kun Sōjiji. Ties fondinto estis la bikŝuo Dōgen, kiu kunportis la skolon Sōtō en Japanion el Ĉinio ĉ. la jaro 1227, kaj liaj cindroj troviĝas en halo dediĉita al li ene de la bikŝuejo mem.
Eiheiji estas bikŝuejo de trejnado kun pli ol ducent gebikŝuoj loĝantaj tie. Ĝi troviĝas ĉ. 15 kilometrojn for de Fukui, kaj ties nomo signifas bikŝuejo de la eterna paco.