Eifel estas la nomo de mezalta montaro, kiu situas en la okcidenta parto de Germanio inter Aachen en la nordo, Trier en la sudo kaj Koblenz oriente.
]] Ĝin limigas oriente kaj sude la valoj de la Rejno kaj de la Mosel. Okcidente ĝi transiras al la Ardenoj en Belgio kaj Luksemburgio kaj al la Ösling en Luksemburgio.