Deloso - malnovgreke Δῆλος, novgreke Δήλος - laŭ PIV estas insulo en la Egea Maro, kaj sur la insulo samnoma antikva urbo. Laŭ la greka mitologio la insulo estis la naskiĝloko de la dioj Apolono kaj Artemiso.
Deloso akceptiĝis en la liston de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko.