Ĉemara Cezareo (latine Caesarea Maritima, hebree קיסריה []), nomata plejofte Cezareo de Palestino urbo kaj ĉemara havenurbo en la nuna Israelo, estis starigita de Herodo la Granda en la jaroj -25 a.K -13 a.K kaj situas en la israela marbordo inter Tel Avivo kaj Ĥajfo. La urbo, konata per multaj nomoj (inter kiuj: Cezareo, Kolonio Unua Flavia Aŭgusta Cezara, Cezareo de Herodo, Horvat Qesari, Kaisariyeh, Kessaria, Metropolo de la Siria provinco kaj Palestino, Migdal Shorshon, Qaisariya, Qaisariyeh, Qaysariyah, Qesari, Qisri, Qisrin), sin honoras per la sama nomo de multaj aliaj urboj, inter kiuj Cezareo de Filipo sur la altaĵoj de Golan kaj Cezareo Mazaca (nun turke Kayseri) en Kapadokio. La urbo estis komerca bazo jam en la epoko de Fenicoj (4-a jarcento a.K.).
En 13 a. K. Ĝi fariĝis la politika kaj milita ĉefurbo de Judujo kaj tie rezidis la romia prokuroro kaj guberniestro.
La urbo posedis havenon tre grandan kun moleo kiu protektis la albordiĝojn de sudo kaj okcidento. Ĝi estis dotita per du akvoduktoj kiuj fluigis akvon al urbo el fontoj de la Monto Karmel. La restaĵoj de grandioza amfiteatro ankoraŭ estas videblaj. La urbo estis tredetale priskribita de Jozefo Flavio en Judaj Militoj kaj Judaj Antikvecoj. Laŭ la kristana tradicio, Petro apostolo tie baptis la centestron Kornelion, dum Sankta Paŭlo tie ofte restadis kaj estis enprizoginita laŭlonge de du jaroj antaŭ ol esti translokigita al Romo.
Post la ribelo de Simon Bar Koĥba, Jerusalemo en 135 estis tute detruita kaj Ĉemara Cezareo fariĝis la centro de la kristanaro de Palestino.
En la 3-a jarcento Origeno tie rezidis longan tempon kaj kreis priteologian altan lernejon kaj biblitekon, kies plej grava teksto estis la dekvoluma Eklezia Historio; kaj tie li redaktis sian plej faman verkon, la Heksaplan.
Eŭsebio tie estis titolara episkopo en la epoko de 315-315. Per la financa subteno de Panfilo, presbitero en Ĉemara Cezareo, la biblioteko fariĝis unu el la plej famaj de tiu epoko ĉar gastigis pli ol 30.000 manuskriptoj.
Gregorio de Nazianco, Bazilo la Granda kaj Hieronimo longdaŭre vizitis Cezareon por studi siajn temojn pli profunde.
En la urba teatro estis retrovita en la jaroj sesdekaj la fama skribaĵo de Pilato kiu lin revenigis en la historion el kiu aŭdaculoj lin elirigis por facile igi fantazia la tutan originan historion de kristanismo.