Ĉefa Placo de Salamanko

La Ĉefa Placo de Salamanko, en hispana origine Plaza Mayor, estas urba loko konstruia kiel ĉefa placo de tipo kastilia kiu iĝis la centro de la socia vivo de la urbo de Salamanko, Hispanio. Ĝi estis konstruita en la epoko el 1729 al 1756, en stilo baroko. La dezajno estas de la arkitekto Alberto Churriguera kaj poste pluigita de aliaj kun malmultaj modifoj rilate al la komenca projekto. Komence de la 19a jarcento suferis diversajn urbajn ŝanĝojn, ĝis kiam iom post iom meze de la 20a jarcento ĝi estis senigita el ĝardenoj, centra kiosko de muziko kaj publikaj pisejoj por igi ĝin pura. Ĝi estis deklarita Intereskultura Havaĵo kun kategorio de Monumento la 21an de decembro de 1973, publikite en la BOE la 23an de januaro de 1974.

Historio

Ĝi naskiĝis kiel spaco kie oni komercis nature, ĉe la antikva Sunpordo de la murego salamanka kaj, ĉar estis tie la preĝejo de Sankta Marteno, ĝi estis konata ekde la 15a jarcento kiel Placo de Sankta Marteno. Tiu placo estis multe pli granda ol la Plaza Mayor, preskaŭ kvaroble kaj etendis ne nur tra la spaco de la aktuala placo, sed ĝi enhavis ankaŭ la placojn de la merkato, Corrillo kaj Poeto Iglesias.

La ideo de ties konstruo devenas de la administraj klopodoj de la registo andaluzia Rodrigo Caballero y Llanes kiu sesdekjaraĝa sukcesis konvinki la Municipon de Salamanko pri la neceso pri placo pli harmonia kaj kongrua kun la tendencoj urbanizadaj de la epoko. En 1724 oni separas la aktualan placon kaj oni ekkonstruis placon laŭ la stilo de tiu de Madrido, fare de la arkitekto Alberto de Churriguera, kaj oni translokigis tien la Urbodomon kio havigas la rangon de Ĉefa Placo. Mortinta Churriguera, finkonstruas Andrés García de Quiñones (1755). El stetika vidpunkto, la placo de Salamanko plibonigis klare sian modelon, ne nur pro la uzita materialo (ŝtono el Villamayor kun ora koloro karaktera), sed ankaŭ pro siaj proporcioj, multe pli harmoniaj. Oni konstruis la domoliniojn laŭ tri konstruaj fazoj diference laŭlonge de unu kvarono de jarcento. Interrompe okazis halto de 15 jaroj pro konfliktoj inter posedantoj kaj Municipo. Oni finfermis la Placon la 29-a de aprilo de 1755. La Urbodomo restis arkitekture nekompleta, kaj estis finkonstruita poste la sonorilmuro de ĝia fasado post unu jarcento (en 1852).

La orienta flanko estis la unua konstruita, ĉar ĝi utilis kiel tenilmuro por horizontaligi la plankon de la nova placo. Tiu flanko montras inter ties arkoj medalionojn kun la viaĝoj de kelkaj reĝoj de Hispanio (krom Francisco Franco). En la aliaj flankoj, la medalionoj reprezentas aliajn gravulojn (sanktuloj, saĝuloj, malkovrintoj ktp).

En 1935, ĝi estis deklarata Nacia Monumento, ĉar estas la Plaza Mayor "plej ornama, proporcia kaj harmonia el ĉiuj tiamaj".

La nuna aspekto, pri pavimo (kaheloj de griza granito, kun markoj de rozkolora granito), fariĝis ĉirkaŭ 1953 el granito devena de la ŝtonminejoj de Carbellino. Ĝis tiam estis centra ĝardeno, kun arboj, floroj kaj muzikkiosko centre. Pavima strato ĉirkaŭis ĝin.

En la aktualo, la Ĉefa Placo estas la centro de la vivo de la urbo kaj ties plej kutima renkontiĝejo. Ĉe ĝi troviĝas multaj trinkejoj, terasoj, krom la plej antikva kafejo de la urbo, nome la jarcenta Café Novelty, kiu laŭ stilo de la Café Gijón en Madrido, estis kutima renkontiĝejo de verkistoj kaj artistoj de la urbo, ekde ties inaŭguro en 1905.

Mezuroj

La Ĉefa Placo de Salamanko ne estas perfekta kvadrato (temas pri neregula kvarlatero) kaj neniu el ties fasadoj estas samlonga al alia. Proksimume, la fasado de la Urbodomo estas 82,60 m longa, la orienta fasado (Reĝa Paviliono) 80,60 m longa, la okcidenta fasado estas 81,60 m longa kaj la flanko de Sankta Marteno estas 75,69 m longa. Per ĉirkaŭa kalkulo, la placo havas areon de ĉirkaŭ 6,400 m² sen enkalkuli la areon ene de la portikaroj. Totale la placo havas 88 duoncirklajn arkojn kun medalionj kiuj reprezentas gravulojn.

La konstruaĵo havas tri etaĝojn (krom la teretaĝo) alte escepte pri la paviliono de la Urbodomo, kiu havas du (krom la teretaĝo).

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Mason John
21 April 2011
Cervantes Restarant in the east corner is probably the best place to eat. Go upstairs to the first floor and snag a table overlooking the plaza. Remember locals eat lunch late so you are best off arr
Katalina Fernández
4 May 2013
Most beautiful square in the World! Order a beer at one of the cafés and and enjoy the view. People watchfor a while. Incredible experience, more so when the Tuna (traditional troubadours play)!
Daniel Kursa
21 January 2016
In the summertime you can have picnic right in the middle of the square and enjoy jarrs of fresh cold sangria from nearby tavernas :)
Leo DW8R
21 August 2016
One of the most beautiful squares in Spain, and in the world (definitely in the Top 10).
Jamie Watson
10 August 2017
Good views, lots of cafes and restaurants to sit and people watch
Yu-i
25 August 2012
If you want a beer with nice pinchos then go to streets around the plaza. Here they give you just chips to share but the view is worth it.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.0/10
140,484 homoj estis ĉi tie
Hotel Silken Rona Dalba Salamanca

startanta $56

Artheus Carmelitas Salamanca

startanta $56

Hotel Monterrey

startanta $56

Hostal Santel San Marcos

startanta $37

Hostal Kimbara

startanta $23

Apartamentos Toro 33

startanta $75

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Convento de San Esteban, Salamanca

The Convento de San Esteban is a Dominican monastery situated in the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Nova Katedralo de Salamanko

La Nova Katedralo de la Asuncio de la Virgulino estas, kune kun la

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Malnova Katedralo de Salamanko

La Malnova Kateralo de Sankta Maria estas unu el la du katedraloj de

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Plaza de Toros La Glorieta

Plaza de Toros La Glorieta is a bullring in Salamanca, Castile and

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Castillo de los Duques de Alba

Castillo de los Duques de Alba is a castle-palace in Alba de Tormes,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Almendra Dam

The Almendra Dam in Salamanca, Spain, interrupts the course of the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Castillo de Arévalo

O castelo de Arévalo é unha fortificación do século XV, localizada en

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Royal Convent of Santa Clara

The Royal Convent of Santa Clara is a nunnery in Tordesillas, Spain.

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ruĝa Placo

La Ruĝa Placo (ruse Красная площадь) situas oriente de Kremlo en Mosk

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Granda Placo (Bruselo)

La Granda Placo de Bruselo estas la ĉefa placo de la ĉefurbo de B

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Placo de Hispanio (Sevilo)

La Placo de Hispanio de Sevilo estas arkitektura ensemblo situanta en

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Piazza del Duomo, Milan

Piazza del Duomo ('Cathedral Square') is the main piazza (city square)

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Placo de la Konkordo

La placo de la Konkordo (franclingve place de la Concorde) estas placo

Vidu ĉiujn similajn lokojn