La House of Commons (Ĉambro de komunuloj), foje nomata Lower House aŭ Lower Chamber (Suba ĉambro), aŭ oficiale The Honourable The Commons in Parliament Assembled (La honorindaj komunuloj en parlamento kunveninta), estas la ĉefa, demokratie elektita, ĉambro de la brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).
Nuntempe, la suba ĉambro konsistas el 650 parlementanoj, kiuj nomiĝas Members of parliament, elektitaj de 650 elektodistriktoj en Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Nordirlando. Balotadoj okazas kvinjare, kaj preskaŭ ĉiuj plenaĝaj (almenaŭ 18-jaraĝaj) britoj rajtas voĉdoni.
Ordinare, la ĉefministro kaj siaj ministroj estas membroj de la suba ĉambro. La ministroj devas regule aperi en la ĉambro kaj respondi al demandoj de la parlamentanoj. Tamen, praktike, parlamentanoj organizas kaj voĉdonas rigore laŭ partio, kaj malofte kontraŭas la registaron.
La angla parlamento originas de la Witan koncilioj de la 11-a jarcento, kiuj enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "ĉambroj" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la Commons (Komunuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (Lords spiritual, aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (Lords temporal, aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la Upper House (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue kunvenis en la halo Westminster en 1320.
Ĝis la 19-a jarcento, balotado por la suba ĉambro estis korupta kaj malefika. Nur kelkaj viroj rajtis voĉdoni, kaj elektodistriktaj limoj estis maljuste faritaj. Multaj elektodistriktoj havis nur kelkajn balotrajthavantojn kaj estis subaĉeteblaj, kaj membroj de la suba ĉambro ofte dependis de iu lordo por sia membreco. Pro tio, la suba ĉambro estis malforta, kaj la supera ĉambro havis pli da influo en leĝfarado. En la 19-a jarcento komenciĝis grandaj reformoj kiuj finfine, post multaj leĝoj pri balotado kaj pri elektodistriktoj, fariĝis pli kaj pli memstaranta.
Ĉar parlamentanoj de la suba ĉambro ne plu dependis de la supera ĉambro post tiuj reformoj, ĝi fariĝis pli kaj pli postulema. Ĝi sukcesis limigi la povon de la Lordoj per la Parliament Acts 1911 kaj 1949 (Leĝoj pri parlamento) per kiuj la Lordoj ne plu rajtas malakcepti:
Virinoj unue rajtis kandidati por la Ĉambro de komunuloj en 1918.