Cutenkaku aŭ Tsūtenkaku (japane: 通天閣) estas nomo de 103-metrojn alta turo, samtempe elsendejo kaj elvidejo, proksime al la stacio Shin-Imamiya (okcidenta japana fervojo) en la kvartalo Naniwa en Osako, Japanujo.
La ŝtala turo estis konstruita en 1956 kiel posteaĵo de simila turo malkonstruita en 1943. La du elvidetaĝoj troviĝas en alteco de 84 kaj 87 metroj. Per du koloroj ĉe la turpinto oni indikas la veterprognozon por la sekva tago.