Protected areas en Lemington

Cotswolds

85,130 homoj estis ĉi tie
9.1/10

La Cotswolds (pr. kotsŭolds) estas regiono en centra Anglio (de tie la kromnomo 'la koro de Anglio) kun multe da montetoj kun idiliaj vilaĝetoj kie troviĝas multaj dometoj faritaj el la tipa kalkoŝtono, kiu en tiu regiono estas ĵurasia kalkoŝtono havanta flavecan koloron. Cotswolds estas konata kiel tre bela kaj la plej granda distriko (2038 km²) en la Areo de Elstara Natura Beleco (AONB) , elstaraj lokoj el naturbeleca vidpunkto. La retejo de Cheltenham Turismo eldonas mapon de la Romantic Road (Romantika Vojo).

La areo enhavas la guberniojn de Somerset, Warwickshire, Wiltshire, Oxfordshire kaj Worcestershire, sed la plej granda parto situas en Gloucestershire. Oksfordo situas en la oriento, Stroud kaj Bath okcidente. Lechlade, Tetbury kaj Fairford sudoriente limigas la regionon.

Ekde jarcentoj oni fosas kalkoŝtonon el la tieaj minejoj. Tial la muroj kaj tegmentoj de multaj vilaĝoj kaj urboj estas en la tipa kalkoŝtono, riĉa je fosilioj, precipe de fosiliitaj maraj eĥinoj. La pejzaĝo karakteriziĝas pro la ĉirkaŭbaroj en formo de heĝoj kaj arbustoj. Cotswold urboj estas Bourton-on-the-Water, Broadway, Burford, Chipping Norton, Dursley, Moreton-in-Marsh, Northleach, Stow-on-the-Wold, Stroud kaj Winchcombe. Bath, Cheltenham, Cirencester, Gloucester kaj Stroud estas pli grandaj urbaj centroj kiuj limas al aŭ kvazaŭ ĉirkaŭas la Areon de Elstara Natura Beleco (AONB). Bath kaj Cheltenham estas du el la plej belaj urboj.

Kasteloj kaj ĝardenoj

Unu el la plej belaj ĝardenoj troviĝas en la Sudeley kastelo. Kiel donaco al generalo John Churchill, ekestis en la jaro 1705 la konstruado de la Blenheim Palaco, la 'palaco Versajlo' de Anglio, kie naskiĝis Winston Churchill en 1874. Ĝi estas ekde 1987 sur la UNESKO-listo de monda heredaĵo.

Promenvojo

Ekzistas longdistanca promenvojo (100 mejlojn, 161 km) en la regiono kiu etendiĝas inter Chipping Campden kaj Bath, oficiale inaŭgurita en majo 1970 antaŭ esti agnoskita kiel Nacia Migrovojo en 2007. Kiel tia, la vojo estas markita kaj subtenita. La verda vojo iras tra la sekvaj komunumoj: Chipping Campden, Broadway, Stanton, Winchcombe, Cheltenham, Painswick, Stroud, King Stanley, Middleyard Dursley, Wotton-under-Edge, Hawkesbury Upton, Chipping Sodbury, Tormarton, Dyrham, Pensylvania, Cold Ashton kaj Bath. Sekvante la krestojn, valojn kaj arbarojn, la migrovojo ankaŭ pasas proksime al historiaj lokoj, inkluzive de la turo de Broadway kaj Hailes Abbey.

Festivaloj

Cirencester, kiu situas centre en la areo, estas la ĉefurbo de la Cotswolds. Tie okazas ĉiujare la leporo-festivalo (Hare Festival) al kiu aliĝis ankaŭ pli ol dudek vilaĝoj kaj urbetoj en la Cotswolds-regiono en kiu pasas la itinero kie troviĝas artaj skulpturoj de leporoj. Teknikaj klarigoj pri kiel ornami la leporojn troveblas sur la oficiala retejo de Hare Festival.

La Cotswold Olimpikoj, aŭ en angla Cotswold Olimpick Games, estas ĉiujara publika okazigo de ludoj kaj sportoj nune okazanta en la Vendredo post la Printempa Banka Ferio ĉe Chipping Campden, en Cotswolds.

Geografio

La Thames (Tamizo) ekfluas proksime de la vilaĝo de Kemble.

Estas akvodislimo inter la Tamizo kaj la Severn. La Supra Avon, kiu trafluas la Cotswolds enfluas la riveron Severn.

Historio

La Romianoj kreis vojon tra la areo de la sudo al la nordo, kiu estas loke konata sub la nomo Fosse Way. En la 20-a jarcento ilia itinero por la ligo inter la norda kaj la suda estis plej uzata.

Stow-on-the-Wold estas eble la plej malnova loko en la Cotswolds, situanta sur monteto en Gloucestershire, kie, ĉe Cley Hill, oni retrovis restaĵojn de Iron age hillfort, kolonio el la ferepoko. Ankaŭ en multaj aliaj lokoj oni malkovris antikvajn kaj valorajn arkeologiajn eltrovaĵojn.

En Burford (en Oxfordshire) staras la plej malnova apoteko en Anglio, el la jaro 1734.

En Stratford-upon-Avon naskiĝis William Shakespeare en aprilo 1564. En la ĝardeno de la Anna Hathaway Manor aktoroj ludas partojn el la verkaro de Shakespeare.

Pluraj epizodoj en la libroj de Agatha Christie okzas en la Cotswold-regiono.

Eksteraj ligiloj

Oficala retejo de la leporo-festivalo : Hare Festival

Kategorioj:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Cotswolds. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
Loko
Referencoj

Cotswolds sur Facebook

The Bell Inn

startanta $168

Manor House

startanta $338

Charingworth Manor

startanta $168

White Hart Royal

startanta $148

Crown Inn

startanta $72

The George Townhouse

startanta $111

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Rollright Stones

The Rollright Stones are a complex of megalithic oolitic limestone

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Turo de Broadway

La turo de Broadway aŭ Broadway-turo (Broadway Tower) estas turo

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Hawk Stone

The Hawk Stone is a neolithic standing stone just north of the hamlet

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sudeley Castle

Sudeley Castle is a castle located near Winchcombe, Gloucestershire,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Stratford Butterfly Farm

Stratford Butterfly Farm is a visitor attraction in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Royal Shakespeare Theatre

The Royal Shakespeare Theatre (RST) is a large theatre owned by the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Broughton Castle

Broughton Castle is a medieval manor house located in the village of

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Pershore Abbey

Pershore Abbey, at Pershore in Worcestershire, was an Anglo-Saxon

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Elephant Nature Park

Elephant Nature Park is a sanctuary and rescue centre for elephants in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mission San Xavier del Bac

Mission San Xavier del Bac is a historic Spanish Catholic mission

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
El Yunque National Forest

El Yunque National Forest, formerly known as the Luquillo National

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Eldorado Canyon State Park

Eldorado Canyon State Park is part of the Colorado State Park system.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Møns Klint

Møns Klint, English: the Cliffs of Møn, is an impressive landmark a

Vidu ĉiujn similajn lokojn