Christ Church College (Oksfordo) - kolegio de la Universitato de Oksfordo, en kiu sin trovas la katedralo (ankaŭ nomata Christ Church) de Oksfordo.
Christ Church estas la nura universitata kolegio kiu enhavas katedralon. La katedrala ĥoro mondfamas. La kolegio ankaŭ enhavas gravan art-galerion kun ĉ. 200 pentraĵoj kaj preskaŭ 2000 desegnaĵoj, plejparte de italaj artistoj de la 14-a al la 18-a jarcentoj.
Antaŭ 1525 estis en Oksfordo abatejo nomata St Frideswide. Tiun jaron Thomas Wolsey malestigis la abatejon por tie krei kolegion - "Cardinal College", sed li falis antaŭ ol la konstruo finis. La reĝo Henriko la 8-a dufoje refondis la kolegion: en 1532, kun la nomo "King Henry VIII's College", kaj en 1546 kun la nomo Christ Church.
Dum la Angla enlanda milito reĝa parlamento kunvenis ĉe la kolegio.
Multaj anglaj famuloj studis ĉe Christ Church, inkl. la britaj ĉefministroj Anthony Eden kaj Sir Alec Douglas-Home.
Christ Church estas la lokalo de partoj de la romano Brideshead Revisited de Evelyn Waugh kaj de La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll, kaj ĝi estas ofte uzata en filmoj.