Chichén Itzá estas ruinejo en Jukatano (Meksiko), ĉ. 120 km oriente de Mérida. Ĝi estis loĝata ekde 400 far majaoj kaj la toltekoj konkeris ĝin ĉ. 1000. Post la translokiĝo de la politika centro al Mayapán en ĉ. 1300, okazis longa disfalo.
Laŭ arkeologaj studoj, Chichén Itza apartenas al Piramidoj de Kukulcán (El Castillo). Pli gravaj memoraĵoj estas la grandega pilkoludejo kaj la "Caracol" (heliko) nomata observatorio. Sur la norda flanko de la parko troviĝas Cenote kun arkeologiaj tombejoj.
En Chichén Itzá, oni trovis 7 ludkampojn por ludi la mezamerikanajn pilkoludojn. La plej granda estas granda 166 per 68 metroj kaj tiel la plej granda pilkoludkampo en malnova Mezameriko.
La monda kulturheredaĵo - Chichén Itzá