Changdeokgung

Changdeokgung (Changdeokpaleis), estas palaca komplekso kiu situas en granda parko en la distrikto de Jongno-gu, Seulo, Sud-Koreio. La palaca komplekso estis en 1405 konstruita de la unua reĝo de la Joseondynastio oriente de la palaco Gyeongbokgung, kiu pli servis por oficialaj kaj ceremoniaj funkcioj. Ĝi estas unu el la "Kvin Grandiozaj Palacoj" kiuj estis konstruitaj dum la Joseondynastio. Pro ĝia orienta loko en rilato al Gyeongbokgung ĝi ankaŭ estas konata kiel la Orienta Palaco. Libere tradukita, la laŭvorta signifo de la nomo estas : "Palaco de la Ĝustaj Valoroj".

Historio

Dum la japana invado en 1592, la palaco estis bruligita de japanaj armeaj trupoj kaj poste (en 1609) rekonstruita. Ĝi estis dum pli ol 300 jaroj la loĝdoma palaco de la koreaj reĝoj.

Vidindaĵoj

Altiroj estas la enireja pordo, granita ponto kaj la konstruaĵo Injeongjeon, kiu servis por oficialaj ŝtatfunkcioj. Menciindas ankoraŭ la Seonjeongjeon, konstruaĵo kiu servis por la kabineta funkcio de la reĝo kaj liaj ministroj, kaj la Daejojeon, kie la reĝo kaj lia familio vivis.

La palaco bone kongruas kun ĝia ĉirkaŭaĵo. Multaj el la arboj malantaŭ la palaco havas pli ol 300 jarojn. La palaco estas rigardata kiel la plej korea de inter ĉiuj la palacoj en Koreio.

Similaj palacaj ejoj estas lokitaj en Pekino (Ĉinio) kaj en Nara (Japanio), sed ĉi tiuj ne estas simile adaptitaj al ilia ĉirkaŭaĵo.

Monda heredaĵo

La palaca komplekso estas unu el la dek mondaj heredaĵoj de Unesko sur la listo de monda heredaĵo de UNESKO en Sud-Koreio. Ĝi estas loko de kultura heredaĵo, kiu en 1997 aperis sur ĉi tiu listo ĉar :

  • la palaca komplekso estas eksterordinara ekzemplo de la arkitekturo de la palacoj, de la Malproksima Oriento kaj de la dezajno de la ĝardenoj apartenantaj al la palaco.
  • la konstruaĵoj estas en speciala maniero integritaj en kaj en harmonio kun la natura ĉirkaŭaĵo, adaptita al la topografio.

Eksteraj ligiloj

(angla) UNESKO-retejo kun informoj pri la palaco komplekso Changdeokgung.

Referencoj

Tiu ĉi artikolo estas traduko bazita sur la sama temo en la nederlandlingva versio de Vikipedio de la 10-a de aŭgusto 2017.

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Ankoraŭ ne ekzistas konsiloj nek aludoj por Changdeokgung. Ĉu eble vi estos la unua kiu afiŝos utilajn informojn por kunvojaĝantoj? :)
THE PLAZA Seoul, Autograph Collection

startanta $199

Arban Hotel

startanta $0

President Hotel

startanta $89

New Kukje Hotel

startanta $82

New Seoul Hotel

startanta $63

Hotel Boutique 9

startanta $94

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Templo de Seulo

La Templo de Seulo, Sud-Koreio, estas unu el la temploj konstruitaj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sendependeco Pordego

Sendependeco Pordego

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Gyeonghuigung

Gyeonghui Palace (in Korean: Gyeonghuigung, literally Palace of Serene

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Seoul Museum of History

Seoul Museum of History is a history museum in Seoul, South Korea.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Seoullo 7017

Seoullo 7017, also known as the Seoul Skygarden or Skypark, is a

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Deoksugung

Deoksugung, also known as Gyeongun-gung, Deoksugung Palace, or Deoksu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Namdemun

La Namdemun aŭ Namdaemun („granda suda pordo“; oficiala nomo: Sung

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
National Palace Museum of Korea

National Palace Museum of Korea is a national museum of South Korea

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Somera Palaco

La Somera Palaco, kie Ĉing-dinastiaj imperiestroj kaj iliaj edzinoj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Kastelo de Ĉapultepeko

La Kastelo de Chapultepec (hispane: castillo de Chapultepec) estas unu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sanssouci

Sanssouci (pron.: sansusi) estas iama prusa reĝa plezurkastela

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Alkazaro de Sevilo

La Reĝaj Alkazaroj de Sevilo, estas komplekso de palacegoj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Royal Palace of Turin

The Royal Palace of Turin (italiano. Palazzo Reale di Torino) is a

Vidu ĉiujn similajn lokojn