El Caminito del Rey ("La padeto de la reĝo") estas promenpado kiu iras de Álora en Málaga (Hispanio) al Campillos tra la gorĝo de El Chorro. La nomo ofte estas mallongigita al El Camino del Rey.
En 1901 evidentiĝis ke oni bezonus padon por transporti aĵojn inter la akvofaloj de El Chorro kaj la tiuj de Gaitanejo. Post kvarjara konstruado en 1905 la pado estis malfermita. En 1921 reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio uzis la padon por malfermi la baraĵon Conde del Guadalhorce, post kio la pado ricevis sian hodiaŭan nomon.
Dum la 20-a jarcento la pado kadukiĝis, pro kio multaj partoj fariĝis danĝeraj. La pado longas 3 kilometrojn, kaj larĝas proksimume unu metron kaj troviĝas je alto de 100 metroj super la laŭlonga rivero. Je preskaŭ nenia loko estas apogiloj. Je kelkaj lokoj la pado nur konsistas el mallarĝa metala trabo. En 1992 la pado oficiale fermiĝis, por preventi ke homoj ankoraŭ surpaŝas ĝin oni malkonstruis la komencan parton de la pado. Malgraŭ tio aventuristoj ankoraŭ scias trovi la vojon al la pado. Kvar homoj mortis dum du akcidentoj en 1999 kaj 2000, en februaro 2010 24-jaraĝa svisa montgrimpanto mortis post falo.
En 2006 la regiona aŭtoritato de Andaluzio priparolis planon por restaŭri la padon. La kostoj tiam estis taksitaj je 7 milionoj da eŭroj. En januaro 2009 la kostoj estis taksitaj je 18 milionoj da eŭroj.
En 2011–2015 oni fine riparis la padon kaj la malfermiĝo estis je la 29-a de marto 2015.
Koordinatoj: (36° 54′ 57″ N; 4° 46′ 22″ U Mapo)