Cagnes-sur-Mer (okcitanlingve Canha de Mar) estas mezgranda ĉemara franca komunumo, lokita en la departemento Alpes-Maritimes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi havas proksimume 44.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cagnois.
Tiu urbo de sudorienta Francio situas ĉe la bordo de la Mediteraneo, inter Saint-Laurent-du-Var kaj Villeneuve-Loubet, proksime al Nice. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la departemento, kaj entenas mezepokan centron kaj kastelon sur monteto. La moderna kvartalo kaj la fiŝista vilaĝo situas pli malalte, ĉe la marbordo.