Burgruino Schauenberg Mezepoka loĝoturo sur Schauenberg La Burgruino Schauenberg estas kastela ruino supre de Turbenthal sur la teritorio de la komunumo Elgg (Koordinatoj: 47°27′36″N 8°51′58″O / 47.46°N, 8.86611°OKategorio:8° E Kategorio:47° NKoordinatoj: 47°27′36″N 8°51′58″O / 47.46°N, 8.86611°OKategorio:8° E Kategorio:47° N) en Kantono Zuriko en Svislando.
Surbaze de arkeologia enketo de la 1970-aj jaroj eblas konkludi, ke la Burgo Schauenberg estis loĝata dum diversaj fazoj.
Dum la bronzepoko ek de la jaro 2200 a.K. ezistis muro kaj foso sistemo kun palisaro ĉirkaŭ la monteto.
Estas verŝajna, ke la burgo ankaŭ dum la romia epoko de 15 a.K. ĝis proksimume 400 estas uzata, kvankam mankas informoj. En la mezepoka kastelo estis trovita ŝlosilo de la romia epoko.
Proksimume en la jaro 1200 sur la okcidenta flanko de la monteto estis starigita ligna konstruaĵo super kelo en la roko. Aliflanke de la monteto oni trovis spurojn de simplaj lingokonstruaĵoj. La mezepoka kastelo estis protektita de foso kaj muro.
En la jaro 1250 la burgo estis alikonstruita al masiva ŝtona loĝoturo. En la jaro 1344 la Habsburgoj kun helpo de civitanoj de Zuriko kaj Vinterturo detruis la kastelon por puni Beringer de Hochlandenberg, kiu krimis kontraŭ la landa paco.
En la 17-a jarcento dum la 30-jara milito la registaro de Zuriko instalis sur la monteto Schauenberg altobservejon.
Listo de Kasteloj de Kantono Zuriko | |
---|---|
center | Kavalirejo Bubikon - Kastelo Kiburgo - Kastelo Laufen - Burgruino Schauenberg - Kastelo Uster
Kategorio:Kasteloj de Kantono Zuriko Kategorio:Kasteloj de Kantono Zuriko
|