La burgo Sooneck, aŭ Saneck aŭ Sonneck, pli frue kastelo Sonneck, estas deklivburgo en la valo de la meza Rejno, distrikto Mainz-Bingen, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi staras sur la nordorienta deklivo de la montaro Binger Wald proksime al la loko Niederheimbach inter Bingen kaj Bacharach.