Brú na Bóinne estas loko de prehistoriaj kultejoj, kameroj, tombejoj, megalitoj ks. en Irlando, norde de Dublino, en graflando Meath. Ili estiĝis verŝajne inter 3500 kaj 2500 a. K. . La arkeologiaĵoj de Dowth, Knowth kaj Newgrange apartenas ekde 1993 al Monda kulturheredaĵo de UNESKO.