Bratislava burgo estas la plej grava burgo en Bratislava, ĉefurbo de Slovakio. Ĝi troviĝas sur suda terlango de Malgrandaj Karpatoj, sur la terlango elstaranta sur la maldekstra bordo 85 metroj super Danubo sur vojkruciĝo de eŭropaj longdistancaj vojoj.
La burga altaĵo estis loĝigita ekde eneolitiko. Estis ĉi tie kelta opidumo, apogpunkto de antikva romia limo, fortikigita sidejo de slavoj - mastruma, politika kaj soldata centro de Grandmoravia regno. La ŝtona burgo estis konstruita en la 10-a jarcento, kiam la regiono estis parto de Hungara reĝlando, rekonstruita en la 15-a jarcento en gotika, en la 16-a jarcento en renesanca kaj en la 17-a jarcento en baroka stiloj. En tempo de regado de Maria Teresia la burgo estis sidejo en la hungara parto de Habsburga dinastio. En la jaro 1811 la burgo forbrulis ĝis la fundamentoj kaj restis en ruinoj ĝis la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam ĝi estis en la jaroj 1953-1968 rekonstruita plimulte en la baroka stilo. Pri ties savo meritis signifa ĉeĥa arkitekto Alfréd Piffl. En la jaro 1961 la burgo estis proklamita kiel ĉeĥoslovaka nacia kultura memorigaĵo, nuntempe ĝi estas nacia kultura memorigaĵo de Slovakio.
Ekde la jaro 2008 okazas rekonstruo de la burgo, kiu estas finigota en la jaro 2013. Ties celo estas redoni al la objekto la aspekton el la 18-a jarcento. Dum la tempoj de riparoj estis transloĝigita ekspozicio de Slovaka nacia muzeo. Somere de la 2009 estis finita riparo de tegmento, eksteraj fasadoj kaj instalita nova lumigo inkluzive de subburgejo.