Brandenburga pordego

La Brandenburga pordego (Brandenburger Tor) staras ĉe la okcidenta enirejo de la malnova Berlino kaj estas la ĉef-monumento de la urbo. Ĝi memorigas pri la propileoj de la Akropolo en Ateno.

La konstruaĵo estas la finaĵo de la strato Unter den Linden (Sub la Tilioj) kaj anstataŭigis la unuan Brandenburgan Pordegon, kiu estis konstruata samtempe kun la doganmuro en 1734. Ĝi altas 26 m, vastas 65,5 m kaj profundas 11 m. Ĝi havas kvin traveturejojn kaj du pordegdomojn.

Historio

La prusa reĝo Frideriko Vilhelmo la 2-a konstruigis la Brandenburgan Pordegon ekde 1788 ĝis 1791 fare de Carl Gotthard Langhans laŭ fruklasikisma stilo. Jare 1793 sur ĝin estis metata la kvarĉevala ĉaro (Quadriga) kun la venko-diino de Johann Gottfried Schadow. Tiuj figuroj faratis el kupro. En 1806, ĝi estis forprenita al Parizo far Napoleono kie oni volis ĝin starigi, sed antaŭ tio fariĝis, li estis senpotencigata kaj la Quadriga estis sendata reen al Berlino, kie ĝi unue estis renovigata. Tiam ĝi ricevis kiel novan potenc-simbolon la feran krucon, sur kiu sedas la aglo de la imperio. Ĉar ĝi revenis al Berlino, ĝi estis starigita rajdante en la urbon (male al la antaŭa direkto).

Ĝis la eksiĝo de la germana imperiestro, nur li rajtis veturi tra la meza arko. Dum la dua mondmilito oni faris de la Quadriga reproduktaĵon el gipso. Ĉar dum la batalo pri Berlino germanaj soldatoj pafis multfoje al ĝi, post ke oni tie altigis ruĝan flagon, ĝi estis ege damaĝata. Nur du ĉevaloj travivis la atakon. Tial, la figuraro devis esti rekonstruata. Je la 21-a de septembro 1956 la Berlina estraro decidis rekonstrui la eksan urban pordegon. Ambaŭ partoj de Berlino kunlaboris pri la rekonstruado, kiu finiĝis je 14-a de decembro 1957.

Post la konstruado de la Berlina muro je la 13-a de aŭgusto 1961 la konstruaĵo estis en la barita areo kaj povis esti trairata nek de okcidento nek de oriento.

Preskaŭ ĉiuj gravaj okazaĵoj de la Berlina historio rilatas al la Brandenburga Pordego kiel ŝtata kaj urba simbolo. Ekzemple diris la usona prezidanto Reagan la 12-an de junio 1987 dum vizito al Berlino antaŭ la Brandenburga Pordego: Mr. Gorbachev, open this gate! Mr. Gorbachev, tear down this wall! (Sinjoro Gorbaĉevo, malfermu ĉi-pordon! Sinjoro Gorbaĉevo, malkonstruu ĉi-muron!). 28 jarojn post la konstruo de la Berlina muro, ĝi remalfermiĝis je la 22-a de decembro 1989.

La pordego estas montrata sur la malantaŭa flanko de la germanaj eŭro-moneroj 10-, 20- kaj 50-cendaj kiel simbolo de dividiĝo kaj reunuiĝo.

Aliaj konstruaĵoj samnomaj

Brandenburga pordego en Potsdamo

Ankaŭ en Potsdamo estas Brandenburga pordego, konstruigita de Frideriko Vilhelmo la 1-a en 1733 kiel unua pordego dum la pligrandigo de la Potsdama urbo.

Brandenburga pordego en Phantasialand Brühl

La Phantasialand, libertempa parko en Brühl, ankaŭ havas Brandenburgan pordegon. Ĝi estas la enirejo al la plej malnova parto de la parko, simpligita laŭ-konstruaĵo de Berlino. La pordego estas pli malgranda kaj simpla ol la originalo, sed tamen havas impresan efikon al la gastoj.

Brandenburga pordego en Kaliningrad

En la rusa Kaliningrado, la eksa Königsberg, estas ankaŭ Brandenburga pordego (Gorodskije Worota Brandenburskije). Ĝi nomiĝas laŭ la urbo Brandenburg (nun Uŝakovo) ĉe la freŝa golfo.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ jenon:

  • Brandenburgio
  • Berlina Muro
  • Malvarma milito
Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Jake Smith
7 July 2015
Viewed best if you walk from the Berliner Dom to the gate, as the long road lets you take in the gate from a distance. Come in early morning or dusk for the best views of this historic landmark.
Oh-Berlin.com
19 December 2012
Did you know? In 1806, Napoleon took the Quadriga - the horses and chariot statue - to Paris. Luckily, it was won back just 8 years later to go on top of the Brandenburg Gate, where it sits today.
Werther Veulemans
21 July 2015
I recommend you to come here after you have been partying whole night long, so nobody is here and you have a unique picture!
Griffin Stewart
2 September 2012
If you've made it to here be sure to go through the gate to the left for the Holocaust Memorial and Hitler's Bunker or to the right to go to the top of the parliament building.
Varun Kapoor
28 July 2015
Beauty at night! The Brandenburg gate and the nearby government buildings are a must do. While most of the attractions are open to visitors during the day, go at night for some stunning pictures
Minji Lee
2 April 2018
It’s one of those places you have to take a photo in front of, but other places around the city will give a more authentic feel for the history of the fall of the Berlin Wall.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
Park Inn by Radisson Berlin Alexanderplatz

startanta $460

H4 Hotel Berlin Alexanderplatz

startanta $308

Motel One Berlin-Hackescher Markt

startanta $84

Lux 11 Berlin Mitte

startanta $660

St. Christopher's Apartments Berlin

startanta $95

St. Christopher's Hostel Berlin

startanta $48

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Pariser Platz

Pariser Platz is a square in the center of Berlin, Germany, situated

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Akademie der Künste

La Akademie der Künste (akademio de la artoj) Berlino estas ekde 1-a

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo

La Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo en la centro de la

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Reichstag Dome

Reichstag Dome estas turisma vidindaĵo, unu el la Scenic Lookouts en

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Reichstag (konstruaĵo)

La Konstruaĵo de Reichstag enhavas la nuntempan germanan parlamenton

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Memorial to Homosexuals Persecuted Under Nazism

The Memorial to Homosexuals persecuted under Nazism in Berlin was

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Soviet War Memorial (Tiergarten)

The Soviet War Memorial (Tiergarten) is one of several war memorials

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Führerbunker

The Führerbunker (German, literally meaning 'shelter for the leader'

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Peace Arch

The Peace Arch is a monument situated on the Canada – United States b

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Pordego al Barato (Mumbajo)

La Pordego al Barato (Gateway of India en la angla) estas impona

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Wellington Arch

Wellington Arch, also known as Constitution Arch or (originally) the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
India Gate

The India Gate is the national monument of IndiaШаблон:Citation neede

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Siegestor

The Siegestor (en: Victory Gate) in Munich, is a three-arched

Vidu ĉiujn similajn lokojn