la ĉefa oficejo mapo-skemo Koordinatoj: 55°50′31″N 37°36′03″E / 55.84194°N, 37.60083°OKategorio:37° E Kategorio:55° N La ĉefa botanika Nikolaj Cicin ĝardeno de Rusia Akademio de Sciencoj (ruse Гла́вный ботани́ческий сад и́мени Н. В. Ци́цина РАН (Москва)) estas fondita la 14-an de aprilo 1945 laŭ iniciato de akademiano Nikolaj Cicin. Ĝi estas plej ampleksa botanika ĝardeno en Eŭropo, kies areo okupas 360 hektarojn de tersupraĵo en la nordorienta parto de Moskvo. Ĝia kolekto enhavas 8220 speciojn kaj 8110 variojn de diversaj plantoj, entute - 16 330 taksonojn devenajn el ĉiuj mondaj kontinentoj.
Dum jarcentoj ĉi-areo estis kovrita per densaj, netraireblaj arbaroj, kiujn plejparte konsistigis kverkoj. En la 18-a jarcento posedanto iĝis la grafo Nikolaj Ŝeremetev, al kiu plaĉis la loko pro saniga klimato kaj la bela lago. Li komencis kultivi sian teritorion: aranĝi korsojn kaj florejojn, planti fruktarbojn ktp. Tamen plantado okazis proksime de lia bieno Ostankino, plej granda parto longtempe restis kiel sovaĝa ĝangalo.
Nur aperigo en 1939 Tutsovetunia Agrokultura Ekspozicio tie transformis la arbaron je moderna parko. kverkoj kaj lago
La bazan oranĝerion de la ĝardeno konsistigis kolekto de plantoj kaj floroj el Sanssouci iama prusa reĝa kastela komplekso en Potsdam, Germanio.
akvofalo en la japana ĝardeno
Ĉi-eksponejo aperis en 1987 por prezenti atingojn de la japana pejzaĝa kulturo kaj kontrastigi ĝin kun la severa rusia naturo.
Tie oni povas vidi kaskadon de akvofaloj, tri lignajn pavilonojn, ŝtonan pagodon el la 18-a jarcento, tri diversformajn ŝtonajn lanternojn kaj lignajn pontojn. Tie kreskas ĉ. 100 specioj de plantoj alveturigitaj el insulo Hokajdo inkluzive belan ĉerizarbon sakuro. Somere vizitantoj povas sperti japanan teceremonion kaj gustumi delican japanan teon.
En la ĝardeno estas du fiŝlagoj kun pitoreskaj insuletoj.
En Moskvo ankaŭ funkcias tri ceteraj botanikaj ĝardenoj:
Kategorio:Ĝardenoj kaj parkoj de Moskvo Kategorio:Rusia Akademio de Sciencoj Kategorio:Botanikaj ĝardenoj Kategorio:Botanikaj ĝardenoj en Rusio Kategorio:Distrikto Ostankinskij (Moskvo)