La bestoĝardeno de La Palmyre estas la plej vizitata privata bestoĝardeno en Francio. Ĝi estas en la departemento Charente-Maritime (sudokcidento de Francio), en la banurbo La Palmyre (parto de la komunumo Les Mathes). Ĝi estis kreita en 1966 de Claude Caillé.
Situanta 12 km de Royan, ĝi ebligas al vizitantoj (pli ol 700 000 ĉiujare) admiri proksimume 1 600 bestojn de 130 specioj en 18-hektara teritorio. Tie okazas spektakloj kun papagoj kaj kaliforniaj marleonoj.
La bestoĝardeno de La Palmyre ludas rolon en konservado de minacataj specioj. Ĝi apartenas al pluraj internaciaj asocioj (ekzemple la Eŭropa asocio de bestoĝardenoj kaj akvariejoj) kaj bredas interalie sabrokornajn oriksojn, aziajn elefantojn kaj orangutanojn.