Baziliko de Sankta Petro de Romo

La baziliko de Sankta Petro en Romo estas katolika baziliko en Vatikano. Ĝi estas en la ĉefpozicio de la tiea Placo de Sankta Petro (itale: Piazza San Pietro).

La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj sanktejoj de kristanismo kaj ofte estas nomata "la plej granda kirko". Fakte la katolika estraro en la historio klopodis certigi, ke neniu konstruu pli grandan kirkon; ekzemple ĝi sukcese postulis malgrandigon de la ĉefkirko de Bolonjo. Sed de 1989 ekzistas pli granda katolika preĝejo: En Jamusukro en Ebur-Bordo oni konstruis kaj konsekris la bazilikon "Nia Sinjorino de la Paco", kiu estas pli alta, larĝa kaj longa ol "Sankta Petro".

Historio

La konstruadon de la baziliko de Sankta Petro komencis la papo Julio la 2-a en 1506; ĝin finis la papo Paŭlo la 5-a en 1612.

Ĉar jam en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la 1-a konstruigis tiuloke kirkon, temas vere pri rekonstruado. Laŭ legendo temas pri la loko, kie la apostolo Sankta Petro estis krucumita kaj entombigita. Ĉiuokaze poste oni tie entombigis plurajn papojn.

La baziliko longas 186 metrojn kaj altas per sia kupolo 119 metrojn; ĝia areo superas 15.000 m². La kupolon desegnis Mikelanĝelo Buonarroti.

Diversaĵoj

Ĉar la kirko ne estas sidejo de episkopo, temas ne pri katedralo. Certe la papo estas ankaŭ episkopo de Romo, sed lia oficiala sidejo estas en la katedralo de Sankta Johano Laterana.

Tamen la baziliko estas scenejo de gravaj katolikismaj ceremonioj. Oni celebras tie la proklamon de novaj papoj, la entombigo de mortintaj papoj, la malfermo kaj fermo de jubileaj jaroj kaj la ritoj de la sankta semajno, de pasko kaj de kristnasko, kun la papa beno tutmonda (latine: urbi et orbi).


Eksteraj ligiloj

Шаблон:El http://www.compart-multimedia.com/virtuale/us/roma/st_peter_basilica.htm Шаблон:El http://www.activitaly.it/inglese/monument/basilica_St_Peter_rome.htm Шаблон:El http://maps.google.com/maps?q=vatican&ll=41.901806,12.455138&spn=0.004081,0.007298&t=h&hl=en Шаблон:El http://www.stpetersbasilica.org

Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Turismoroma.it
26 August 2019
Free entry to the first 2 visited museums and archaeological sites. Free admission includes exhibition in the museum. Reduced ticket to all other museums and/or archaeologic sites visited thereafter.
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
Residenza Paolo VI

startanta $145

Cosy 1 bed with large terrace near St.Peter's

startanta $0

Lunaria Suites Rome

startanta $158

Vatican Bed And Breakfast

startanta $101

Al Ponte Del Papa

startanta $74

St. Peter's View Apartment

startanta $74

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Siksta Kapelo

La Siksta Kapelo (en itala Cappella Sistina) estas la plej konata

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Institute for Works of Religion

The Institute for Works of Religion (Italian language: Istituto per le

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Placo Sankta Petro

Placo Sankta Petro (en itala Piazza San Pietro) situas rekte plej

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vatikana librejo

Vatikana Biblioteko (oficiale Bibliotheca Apostolica Vaticana en

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vatikana Palaco

La apostola palaco aŭ papa palaco aŭ Vatikanpalaco estas la oficiala l

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Korto Belvedere

La Korto Belvedere, aŭ en itala cortile del Belvedere, estas granda

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vatikanaj muzeoj

La Vatikanaj Muzeoj (itale: Musei Vaticani) enhavas la papajn

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Passetto di Borgo

Passetto di Borgo estas ĉ. 800 m longa, mezepoka eskapa irejo, kiu

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Sanktejo Las Lajas

La Sanktejo de Las Lajas estas loko de diservo kaj pilgrimado kiu

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
San Agustin Church, Manila

San Agustin Church is a Roman Catholic church under the auspices of

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Miagao Church

The Miagao Church also known as the Santo Tomas de Villanueva Parish

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Mariapreĝejo (Krakovo)

La Mariapreĝejo en Krakovo, Polujo, estas romkatolika baziliko kaj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Santa Maria Church

The Church of Our Lady of the Assumption (Nuestra Señora de la

Vidu ĉiujn similajn lokojn