Baziliko Sankta Petronio

La baziliko Sankta Petronio (itale: Basilica di San Petronio) estas la ĉefa preĝejo de Bolonjo. Ĝia fasado superregas la faman urboplacon. Per siaj gigantaj dimensioj (longeco 132 metroj, larĝeco 60 metroj, volboalteco 45 metroj) ĝi estas la kvina plej alta preĝejo de la mondo. Rimarkinda estas la vigla kolorigo de la internaj muroj kaj la multkoloraj vitraloj.

Konstruhistorio

Konsekrita al Sankta Petronio, episkopo de Bolonjo en la 5-a jarcento kaj patrona sanktulo de la urbo, ĝi originis en la jaro 1390, kiam la urbo Bolonjo komisiis Antonion di Vincenzo per la konstruado de giganta preĝejo laŭ gotika arĥitekturo. Origine ĝi devis esti pli granda ol la (tiama) Baziliko Sankta Petro en Romo. Post dekreto de la papo – Bolonjo apartenis al la Papa Ŝtato – oni rezignistamen tiun ĉi intencon. La preĝejo ricevis la titolon „malgranda baziliko“.

La baziliko ekde la komenco estis tiel fama, ke Karlo la 5-a elektis ĝin por sia kronado al imperiestro fare de papo Klemento la 7-a en la jaro 1530.

Pli ol tri jarcentojn oni konstruis pri la preĝejo. Post la unua formado de la fasado en la jaro 1393 komenciĝis la laboroj pri la flankaj kapeloj, kiuj pretiĝis nur en la jaro 1479. La barokajn dekoraciojn de la meznavo verkis Girolamo Rainaldi inter 1646 kaj 1658.

La instalado de novaj flankaj portaloj, kiuj devis kompletigi la ĉefportalon de Jacopo della Quercia, pliriĉigis la fasadan strukturon. La konstruo de la fasado tamen pretertempe ĉesis, por poste rekomenciĝi. Multaj arĥitektoj (inter ili Andrea Palladio kaj Leon Battista Alberti) ricevis la komisiion, ellabori ĝeneralan koncepton, tamen neniam inventis finvaloran solvon. Tial la fasado ĝis nun restis ne-finkonstruita.

Ekipaĵo

En la interno videblas jenaj artverkoj: Mistika edziniĝo de Sankta Katarina de Filippino Lippi, Madona kun sanktulo de Lorenzo Costa la pli juna, La priplorado de Kristo kun kvar sanktuloj de Amico Aspertini. Gravaj estas ankaŭ la ligna ĥorejo el la 15-a jarcento de Agostino de' Marchi.

La kvara kapelo sur la maldekstra flanko (Cappella Bolognini), dekoraciata komence de la 15-a jarcento, havas ornamita marmoran platon gotikstilan. Super la altaro troviĝas pentrita plurtabula bildo el orumita kaj multkolora ligno kun 27 bildoj ĉizitaj en marmoron. Ĉiujn murojn surpentris Johano de Modeno: ĉe la dekstra flanko la vojaĝo de la Tri Reĝoj, ĉe la frontmuro konataj travivaĵoj de Sankta Petronio. La freskoj de la Lasta Juĝo maldekstraflankaj estas triparta ilustraĵo laŭ la priskriboj de Dantes. Supre estas la paradizo, sanktulejo, kun la kronado de Maria fare de Kristo. Malsupre videblas ĉefanĝelo Miĥaelo kaj la infero subdividita en ĉambrojn kun giganta bildigo de Satano kaj apude kuŝanta Mohamedo.

Ambaŭflanke de la ĉefaltaro du orgenoj staras unu vidalvide de la alia. La dekstran (sur la epistola flanko) instrumenton konstruis en 1475 Lorenzo di Giacomo el Prato. Ĝi estas la plej aĝa konata orgeno de Italujo kaj ankaŭ la unua kun apartaj registroj. La maldekstran (sur la evangelia flanko) orgenon en 1596 konstruis Baldessarre Malamini. Ambaŭ instrumentoj havas po 12 registrojn sur unu man-klavaro kun konektita pedalaro. La meĥanikaj traktilaroj pokaze konserviĝis origine. La orgenoj ŝanĝiĝis dumpase de la tempo plurfojo, kaj laste ilin riparis en 1986 orgenkonstrua firmao Tamburini.

Epistola orgeno F-a3
Principale 24'
Principale I 12'
Principale II 12'
Ottava
Duodecima
Decimaquinta
Decimanona
Vigesimaseconda
Vigesimasesta
Flauto in VIII
Flauto in XII
Evangelia orgeno C-c4
Principale I 16'
Ottava
Quintadecima
Decimanona
Vigesimaseconda
Vigesimasesta
Vigesimanona
Principale II
Flauto in VIII
Flauto in XII
Voce Umana

Cetere

La preĝejo entenas ankaŭ la ostojn de Eliza Bonaparte, fratino de Napoleono.

Provitaj teroratencoj

En la jaro 2002 teroristoj de Al-Kaida provis, bombe krevigi la preĝejon. Alia provo malsukcesis en la jaro 2006. La teroristoj diris, ke unu fresko en la preĝejo ofendas la profeton Mohamedo.

Eksteraj ligiloj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Shaileshwori Sharma
31 January 2016
Free entrance. Paying €2 for pictures is worth it. It's one of the most magnificent architecture that I have ever seen. Go in before 4 pm to be able to climb up for a 360 view (€3).
Daniel Grayson
15 May 2018
Austere and beautiful. Worth a stroll inside, if for nothing else than to be impressed by its size.
Salvatore De Carmine
27 June 2015
The uncannily two-colored church really catches the eyes. The Basilica is also very huge. Will have to return here to visit the interiors.
Se7enthAngel
6 January 2020
A controversial painting Fresco Inferno is in there leading to planned but foiled attack. Till 2day Basilica is kept under surveillance by the military. Hours: Every day, 8.00-18.30 (18.00 in winter)
TagBologna
18 January 2012
Fondata nel 1390, è la sesta chiesa più grande d'Europa e la quarta più grande d'Italia. Al suo interno si trova la meridiana più grande del mondo.
Sanuk_7
8 August 2013
In questo periodo conviene approfittare del ponteggio per il restauro della basilica e salire in cima per godere delle splendida vista di Piazza Maggiore
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.5/10
Артем Геллер, Albert Usmanov kaj 10,998 pli multaj homoj estis ĉi tie
Mapo
Piazza Maggiore, 1, 40124 Bologna BO, Italio Akiri direktojn
Fri-Sat 10:00 AM–7:00 PM
Sun 10:00 AM–6:00 PM
Mon-Tue 10:00 AM–6:00 PM
Wed 10:00 AM–7:00 PM

Basilica di San Petronio sur Foursquare

Baziliko Sankta Petronio sur Facebook

Art Hotel Novecento

startanta $318

Hotel Al Cappello Rosso

startanta $205

Art Hotel Orologio

startanta $276

Hotel Palace

startanta $256

Hotel Centrale

startanta $199

Hotel Panorama Bologna

startanta $75

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Placo Maggiore

Placo Maggiore (itale Piazza Maggiore Шаблон:Prononco) estas la ĉefa

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palazzo del Podestà

The Palazzo del Podestà is a civic building in Bologna, northern

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Fountain of Neptune, Bologna

The Fountain of Neptune (Fontana di Nettuno) of Bologna, Italy, is a

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palazzo Re Enzo

Palazzo Re Enzo is a palace in Bologna, northern Italy. It takes its

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Palazzo d'Accursio

Palazzo d'Accursio (or Palazzo Comunale) is a palace in Bologna,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Bologna Cathedral

Bologna Cathedral (italiano. Cattedrale Metropolitana di San Pietro,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Two Towers

The Two Towers, both of them leaning, are the symbol of Bologna,

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Turoj de Bolonjo

Bolonjo en la Mezepoko.

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Church of Nosso Senhor do Bonfim, Salvador

The Church of Nosso Senhor do Bonfim (Portuguese: Igreja de Nosso

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Basilica of Our Lady of Luján

The Basilica of Our Lady of Luján (español. Basílica de Nuestra Se

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Monserrate Sanctuary

Monserrate Sanctuary is a Catholic shrine in Bogotá, Colombia. The

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Basilica of Our Lady of Zapopan

The Basilica of Our Lady of Zapopan (español. 'Basílica de Nuestra S

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Baziliko de Sankta Petro de Romo

La baziliko de Sankta Petro en Romo estas katolika baziliko en

Vidu ĉiujn similajn lokojn