Geografio
La insulojn kovras en 95 % glaĉeroj, havas la tutan areon de ĉ. 800 km² kaj havas grandparte vulkanan devenon. La insularo konsistas el tri ĉefinsuloj kiel Insulo Young, Insulo Buckle kaj Insulo Sturge kaj pluaj etaj, rifinsuloj.
Al la Balleny-insuloj apartenas de la nordo ĝis la sudo:
Insel/Eiland | Areo (km²) | Plej alta pinto (m) |
---|---|---|
Young-grupo | ||
Seal Rocks | 0,0 | 15 |
Pillar | 0,0 | 51 |
Insulo Young | 225,4 | Freeman Peak 1340 |
Insulo Row | 1,7 | 183 |
Insulo Borradaile | 3,5 | 381 |
Beale Pinnacle | 0,0 | 61 |
Buckle-grupo | ||
Insulo Buckle | 123,6 | 1238 |
Scott Cone | 0,0 | 31 |
Eliza Cone | 0,0 | 67 |
Chinstrap-Eiland | 0,0 | |
Insulo Sabrina | 0,2 | 90 |
The Monolith | 0,1 | 79 |
Sturge-grupo | ||
Insulo Sturge | 437,4 | Brown Peak 1524 |
Balleny-insuloj | 791,9 |
La suda polusa cirklo dividas la insul-grupon inter la Young- kaj la Buckle-insulo, proksime al la Borradaile-insulo. La plej alta pinto de la insularo estas la Brown Peak kun alto de 1.524 m, troviĝas sur la Sturge-insulo. Sur du insuloj troviĝas malgrandaj urĝ-helpejoj: „Swan Base“ sur la Borradaile-insulo kaj „Sabrina Refuge“ sur la Sabrina-insulo.
Historio
La insularo estis malkovrita en 1839 fare de la balenkaptita kapitano John Balleny (per ŝipo Eliza Scott) kaj Thomas Freeman. Thomas Freeman surpaŝis la insulon kiel unua persono la 9-an de februaro 1839.
Bestoj
Sur la Buckle- kaj la Sabrina-insuloj vivas pluraj kolonioj de la Adeliopingvenoj kaj la mentonrimena pingveno.