Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole: Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu) – muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta germana nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.
La Muzeo konsistas ĉefe de 2 partoj: Auschwitz I Stammlager kaj Auschwitz II Birkenau, kune kun pli ol 150 konstruitaj objektoj, ĉirkaŭ 300 ruinoj, aŭtentaj vojoj, fervoja kajo, bariloj, ankaŭ arkivoj, kiuj postrestis evakuon kaj kolekto de pli ol 100 000 moveblaj objektoj (i.a. valizoj, ŝuoj kaj objektoj de ĉiutaga uzo, striaj uniformoj, kaj ankaŭ objektoj apartenantaj al SS-anoj).
Sur la muzea tereno establiĝis la ĉefa ekspozicio kaj dekkelke da naciaj ekspozicioj, organizitaj de ŝtatoj memorigantaj viktimojn de siaj civitanoj. Organizataj estas ankaŭ portempaj ekspozicioj.
En 1990 fondiĝis Internacia Muzea Konsilio ĉe ministro pri kulturo, kiun en 2000 antataŭis Internacia Konsilio de Oświęcim ĉe la ĉefministro de Pollando. Ambaŭ konsiliojn prezidis Władysław Bartoszewski.