La Asista Tombejo (dane Assistẹns Kirkegård) de Kopenhago estas parkeca tombejo en la urboparto Nørrebro de la dania ĉefurbo Kopenhago. Ĝi en sia ekzisto de pli ol 250 jaroj evoluiĝis al la kulturhistorie plej valora tombejo de la urbo. Multaj personaĵoj de eŭropa rango entombiĝis en ĝi. Ekde la 7-a de majo 2014 ĝi estas monumente protektata. Plej granda parto de ĝi estas luterana, sed ankaŭ ekzistas malgrandaj areoj por kredanoj de katolikismo kaj rusa ortodoksismo.
Inter multaj aliaj, en la areo troveblas la tomboj de
Inter esperantistoj elstarigindas, ke ankaŭ ekzemple Marie Schrøder, karisma kaj energia esperantistino, kiu fondigis la nacian organizaĵon CDEL, el kiu evoluis la nuntempa Dana Esperanto-Asocio, post sia tragika proakcidenta morto en aĝo de nur 27 jaroj survoje al la Universala Kongreso de 1909 en Barcelono ricevis tombon tie.