Apulio (itale Puglia Шаблон:Prononco) estas sudorienta regiono de Italio, kiu konsistigas la maleolon kaj la kalkanon de la Itala duoninsulo. Ĝi estas regiono kampara, kiu produktas fruktojn kaj vinon. Ĝiaj havenoj servas Grekion kaj Albanion.
, ĉe Brindizio]] ]] el la 19-a jarcento]] La unuaj prahomoj jam loĝis en Apulio antaŭ 250 000 jaroj; tion pruvis, inter aliaj, la malkovro de la restaĵoj de la tiel nomata Homo de Altamura, ekzemplero de praa Neandertala homo. Ekzistas multenombraj aliaj restaĵoj el pratempo, kiel menhiroj kaj dolmenoj.
Dum la 1-a jarmilo antaŭ Kristo alvenis la popoloj Daunianoj, Peuketianoj kaj Mesapianoj, verŝajne el Ilirio. Poste, dum la helena epoko, multajn koloniojn tie fondis la Granda Helenio, inter kiuj la sparta urbo Tarentum (Taranto).
La Romianoj rapide komprenis la gravan rolon de Apulio kiel komerca nabo, tamen ĝia konkero, dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, aparte malfacilis pro la rezisto de la urboj Tarentum kaj Brundisium (Brindizio). La Romianoj finfine starigis la regionon Regio II Apulia et Calabria, kiu ankaŭ inkluzivis Samnion, parto de la nuntempa Moliso kaj la orienta Basilikato. Estis konstruitaj la strato Appia kaj, dum la imperia periodo, la strato Traiana, per kiu oleo kaj greno produkitaj en Apulio povis esti transportataj.
Kiam la Okcidenta Roma Imperio disfaliĝis, Apulio travivis daŭran periodon da sufero. Post la alveno kaj foriro de multaj popoloj, la regiono iĝis posedaĵo de la Bizanca imperio.
El geografia vidpunkto, Apulio estas longa kaj mallarĝa regiono, kies sudan parton konsistigas duoninsulo kiu etendiĝas inter la Adriatika maro, oriente, kaj la Ionia maro, okcidente kaj sude. La tradicia limo inter la du maroj estas la Markolo de Otranto, kiu disigas Apulion de Albanio.
Jenas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.
1 | Bari | Provinco de Bari | 325 200 loĝ. |
2 | Taranto | Provinco de Taranto | 196 600 loĝ. |
3 | Foggia | Provinco de Foggia | 153 500 loĝ. |
4 | Andria | Provinco de Barletta-Andria-Trani | 98 100 loĝ. |
5 | Lecce | Provinco de Lecce | 93 500 loĝ. |
6 | Barletta | Provinco de Barletta-Andria-Trani | 93 200 loĝ. |
7 | Brindizio | Provinco de Brindizio | 90 200 loĝ. |
8 | Altamura | Provinco de Bari | 67 700 loĝ. |
9 | Molfetta | Provinco de Bari | 59 900 loĝ. |
10 | Cerignola | Provinco de Foggia | 58 100 loĝ. |
, altebenaĵo en Apulio.]]