Angla Ĝardeno de Munkeno

La Angla Ĝardeno - germane Englischer Garten - estas pejzaĝa parko laŭ angla stilo en Munkeno, la ĉefurbo de la germana federacia lando Bavario. Ĝi ĝis 1789 kreiĝis laŭ planoj de la parka arkitekto Friedrich Ludwig von Sckell kaj samjare malfermiĝis por uzo de ĉiuj civitanoj. La areo grandas 375 hektarojn (3,75 km²), do estas inter la plej grandaj parkoj tutmonde, kaj en la momento de inaŭguro estis inter la plej unuaj parkoj tutmonde libere uzeblaj de ĉiuj homoj. Ĝi situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Isar, nordokcidente de la urbocentro, sed en piedira distanco de la plej multaj urbocentraj vidindaĵoj. Rapide ĝi kaj inter la urbanoj kaj inter la vizitantaj turistoj aparte populariĝis.

Apartaj konstruaj elementoj de la parko estas klasikisma ronda templo, tiel poziciigata sur parka monteto ke ĝi videblas el granda parto de la parka teritorio, herbeja amfiteatro, interna japana ĝardeno kun te-trinkejo, kaj ligna ĉin-stila pagoda turo apud pavimita placo, kiu en la ne-vintraj monatoj servas kiel imprese granda subĉiela bavara bierĝardeno. Iom bedaŭrindas ke en la 1940-aj jaroj la tiutempaj naziaj regantoj ordonis konstrui okcident-orientan straton tra la parka areo, kiu de tiam tranĉe dividas ĝin al suda parto de proksimume triono kaj norda parto de du trionoj el la suma teritorio. Ĉar la norda parto estas pli for de la urbocentro, ĝi estas malpli frekventata de piedirantoj, do pli trankvila.

La parkon trairas tri riveretoj, kiuj serpentumas tra la pejzaĝo, interligataj per pluraj konektaj rojoj. En la someraj monatoj ekde la jaro 1967 la urba loĝantaro amase pasigas sian libertempon en la apudriveretaj parkopartoj, sunbruniĝas, baniĝas en la riveretoj kaj pilkoludas sur la herbejoj. Kvankam tiu uzo origine ne antaŭvidiĝis kaj principe ne estis permesata, la urbaj instancoj ne forpelis la senrespektajn feriantojn, sed ŝanĝis la parkan regularon, tiel ke nun la banado en la riveretoj kaj la sportado estas permesataj. En la sekvaj jaroj aparte junaj studentoj ankoraŭ iom pli testis la regularon kaj komencis nude bani kaj sunbruniĝi. Meze de urbocentro tia amasa nudismo estas plej nekutima, kaj konsiderante ke Bavario estas sume tre katolika kaj konservativa regiono, despli mirigas ke la publika nudismo fariĝis somera tradicio, ne haltigata per urbaj instancoj. Kvankam iuj maljunuloj, kiuj vestite trairas la parkojn vojojn, foje iom nekrede skuas la kapojn pri tia libereco, la urbanoj interpretas la parte nudisman, parte bankalsonan parkan somerumadon kiel plej trafa signo de la grandurba toleremo de Munkeno, sendepende de ĉia konservativa provinca ĉirkaŭaĵo.

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Louis Vuitton
23 April 2013
Bigger than New York City's Central Park, it's easy to lose yourself here with little lakes, beer gardens and the Chinesischer Turm: this is a favorite spot for a beautifully sunny day.
Nadiem von Heydebrand
3 July 2016
The heart of Munich. Visiting Munich? You have to come here for a walk, a bike tour or just relaxing and enjoying the sun get yourself a beer to go and hang your toes into the Eisbach. Can't do better
elGriego.NET
23 June 2017
10/10 The best garden I've ever seen in my life! You must visit it. It is fantastic and you will love it. Have plenty of time because it is huge. You will also like the fish & the ducks (in the lake)
Mareike Bräuer
22 May 2016
Amazing park with a beergarden, little river to cool down or to watch the surfers (Eisbachwelle) and a lot of space to relax or have a good time with friends! No bbq allowed!
Diego Francesco P.
12 January 2013
Is larger than Central Park in NY, take a trip to the Chinese pagoda, the tea room (located on an artificial island) and climb the Monopteros to enjoy the view.
Jenia Kunst
30 April 2017
Large park, quite popular for jogging and bikes. There is a surf-spot inside and a lot of space for playing frisbee, football or whatever
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
Louis Hotel

startanta $625

Platzl Hotel

startanta $411

Hotel Falkenturm

startanta $254

CORTIINA Hotel

startanta $572

Hotel Am Markt Munich

startanta $156

Hotel Schlicker

startanta $168

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Siegestor

The Siegestor (en: Victory Gate) in Munich, is a three-arched

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Academy of Fine Arts Munich

The Academy of Fine Arts, Munich (German: Akademie der Bildenden

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Munkena universitato

La Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno – germane L

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Ludwigskirche (Munich)

The Catholic Parish and University Church St. Louis, called

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Bavarian State Archaeological Collection

The Bavarian State Archaeological Collection (Archäologische

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Haus der Kunst

The Haus der Kunst (literally House of Art) is an art museum in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Bavarian National Museum

The Bavarian National Museum (Bayerisches Nationalmuseum) in Munich is

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Prinz-Carl-Palais

The Prinz Carl Palais in Munich is a mansion built in the style of

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Millennium Park

Millennium Park is a public park located in the Chicago Loop community

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Centra Parko (Novjorko)

La Centra Parko – angle Central Park – en Novjorko estis kreita dum

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Treptower Park

Treptower Park (Treptova Parko) estas parko en la orienta parto de

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Vondelpark

The Vondelpark is a public urban park of 47 hectares (120 acres) in

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Washington Square Park

Washington Square Park is one of the best-known of New York City's

Vidu ĉiujn similajn lokojn