Ambae (aŭ Aoba) estas vulkana insulo de Vanuatuo. Ĝi havas surfacon je 402 km2 kaj troviĝas proksime de la insuloj Pentecost kaj Maewo. En 2009 ĝi havis 10 407 loĝantojn.
La vulkano de Ambae (kies pinto nomiĝas Manaro) eksplodis lastfoje en la jaro 2005 kaj parto de la loĝantaro evakuiĝis.