Alexandria (Aleksandrio) estas sendependa urbo nord-oriente en la usona subŝtato Virginio. Ĝi situas sur la okcidenta bordo de rivero Potomako, ĉ. 10 km sud-okcidente de la centro de Vaŝingtono, aliflanke de la rivero.
Alexandria multflanke profitas de la proksimeco de Vaŝingtono, la usona ĉefurbo. La usona ministerio pri defendo estas la plej granda dunganto de la urbo, ĉar la Pentagono situas norde de ĝi. Multaj firmaoj laboras precipe por la registaro. La nacia aŭtovojo 295 kaj la metroo de Vaŝingtono ligas la du urbojn. La enlanda flughaveno de Vaŝingtono distancas nur ĉ. 5 km de la centro de Alexandria.
La historia centro de Alexandria, angle nomata The Old Town (la malnova urbo), parte devenas el la kolonia epoko kaj estas allogaĵo por multaj turistoj.
Alexandria havas kvar ĝemelajn urbojn:
La ĝemeliĝo kun Gyumri okazis en 1988 post tertremo tiea, por montri kaj praktiki solidarecon. (Pretere, Gyumri iam portis la nomon Aleksandropol, do eble oni sentis ian parencecon.) Kun Caen Alexandria ĝemeliĝis en 1991.