Aleĉ-Glaĉero

Aleĉ-Glaĉero (germane Aletschgletscher, france Glacier d'Aletsch) estas la plej granda glaĉero de la Alpoj. Ĝia centro troviĝas proksimume je la koordinatoj Шаблон:Koord. La glaĉero havis longecon de 23,6 km (en la jaro 2002), kaj kovras areon de 117,6 km². Ĝi konsistas el proksimume 26,5 miliardoj tunoj da glacio.

Priskribo

Aleĉ-Glaĉero naskiĝas je alteco de 3800 m super la marnivelo en la regiono de Jungfraŭ. Je la tiel nomita Konkordia-Placo, glaciareo de 6 km² kun nur malkruta deklivo, kunfluas kun fluas tri gigantaj glaĉerriveroj:

Granda Aleĉ-Glaĉero

De okcidento alfluas laŭlonge de la norda piedo de Aletĉhorno kaj Dreieckhorn. Granda Aleĉ-Glaĉero norde estas nutrata de tri aliaj signifaj tributglaĉeroj, nome per Ebnefluhfirn, Gletscherhornfirn kaj Kranzbergfirn. Ĉiuj tiuj glaĉeroj naskiĝas je alteco de proksimume 3800 m s. m. Kune kun la Ebnefluhfirn la Granda Aleĉ-Glaĉero ĝis Konkordiaplaco havas longecon de 9 km kaj mezan larĝecon de 1,5 km. Okcidente Granda Aleĉ-Glaĉero estas ligita tra la glaĉerpasejo Lötschenlücke je alteco de 3173 m kun Lang-Glaĉero, kiu malsuprenfluas al la Lötsch-Valo.

Jungfraŭfirn

De nordokcidento alfluas la Jungfraŭfirn, kiu kvankam ĝi estas la rekta daurigo de Aleĉglaĉero, tamen estas la plej mallonga de la tri tributglaĉeroj. Ĝi havas sian originon je la suda flanko de Mönch, la Jungfraŭjoch kaj la orienta flanko de Jungfraŭ. La longeco de Jungfraŭfirn ĝis Konkordiaplaco estas proksimume 7 km. Je la okcidenta flanko situas Kranzberg kaj oriente Trugberg. En sia supra parto Jungfraŭfirn havas larĝecon de 2 km pli malsupre de 1 km.

Ewigschneefeld

De norde alfluas Ewigschneefeld, kiu havas sian originon ĉe la orienta flanko de Mönch. En granda akro inter Trugberg en ocidento kaj Gross Fiescherhorn kaj Grünhorn en oriento ĝi fluas al Konkordiaplaco. Ĝis Konkordiaplaco Ewigschneefeld havas longecon de proksimume 8 km kaj averaĝan larĝecon de 1,2 km. La alfluo al Konkordiaplaco okazas tra kruta deklivo kun falo de 25 ĝis 30 %. La glaĉero tie havas fortajn fandojn. Norden Ewigschneefeld tra la glaĉera pasejo de la Suba Jugo de Mönch estas je 3529 m s. m. ligita kun la kolekta regiono de la Suba Grindelwald-Glaĉero. Tra Supra Jugo de Mönch je 3627 m s. m. inter Mönch kaj Trugberg ekzistas ligo al Jungfraufirn. Ĉe Konkordiaplaco alfluas de oriento ankaŭ la esence malpli granda Grüneggfirn, kiu havas longecon de 3 km kaj averaĝan larĝecon de 600 m. Ĝi oriente estas tra la glaĉerpasejo Grünhornlücke je 3280 m s m. ligita kun Fiescher-Glaĉero.

Plua Vojo

De Konkordiaplaco la glaĉerrivero kun larĝeco de proksimume 1,5 km moviĝas kun rapideco de ĝis 180 m/jare sudorienten al la direkto de la Rodanvalo. Okcidente ĝin flankigas Dreieckhorn kaj oriente Granda Wannenhorn. La glaĉero tiam en granda kurbo turniĝas pli kaj pli sudokcidenten kaj estas nun disigita per la kresto de Eggishorn kaj Bettmerhorn de la Rodan-Valo. La plej malsupra parto de la glaĉero plej parte estas kovrita de morenmaterialo de la flankaj kaj mezaj morenoj. La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas je alteco de 1560 m klare sub la loka arbarlimo. El la glaĉerlango fontas la rivero Massa, kiu post la Massa-Ravino kaj akvoenergicentralo iomete supre de Brig alfluas la riveron Rodano.

Granda Aleĉ-Glaĉero posedas konsiderindan glacidikecon. Ĉe Konkordiaplaco ĝia dikeco estas de 900 m kaj malpliiĝas en la direkto suden iom post iom al ĉirkaŭ 150 m. Rekoniloj estas la du morenspuroj, kiuj troviĝas preskaŭ en la mezo de Aleĉ-Glaĉero kaj kiuj ek de Konkordiaplaco sur la tuta longeco pludaŭras ĝis la regiono de la langopinto. Estas la mezmorenoj, kiuj disigas la glacion de la tri ĉefglaĉeroj. La okcidenta mezmoreno nomiĝas Kranzberg-Moreno kaj la orienta Trugberg-Moreno.

Monda Naturheredaĵo

La regiono de la Aleĉ-Glaĉero kune kun la Aleĉ-Arbaro apartenas ek de la 13-a de decembro 2001 al la Monda Naturheredaĵo de UNESKO Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno. Шаблон:Glaĉeroj en Svislando Шаблон:-

Eksteraj ligiloj

Шаблон:Projektoj

Listed in the following categories:
Afiŝu komenton
Konsiloj kaj Konsiletoj
Ordigi per:
Safak Korkut
17 March 2015
Must try: skiing
paipoi
8 February 2015
アレッチ氷河。全長約23km、スイス最大の氷河。
Ŝargi pli da komentoj
foursquare.com
8.3/10
219 homoj estis ĉi tie
Badehotel Salina Maris - Wellness & Vintage

startanta $103

Alpenblick Wellnesshotel

startanta $111

Hotel Schmitta

startanta $98

Chalet-Hotel Bettmerhof

startanta $113

Hotel Restaurant Walliser Sonne

startanta $62

Hotel Wannenhorn

startanta $51

Rekomendindaj vidindaĵoj apude

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Aleĉ-Glaĉero

Aleĉ-Glaĉero (germane Aletschgletscher, france Glacier d'Aletsch) e

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Aletschhorn

La Aleĉ-korno aŭ Aletschhorn (4193 m) estas monto en la Alpoj en S

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Hollandia Hut

The Hollandia Hut (German: Hollandiahütte) is a mountain hut of the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Grünhorn

The Grünhorn (also the Gross-Grünhorn) (4,043 m) is a mountain in t

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Finsteraarhorn

Finsteraarhorn estas kun 4217 m s.m. la plej alta pinto de la Bernaj

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Gross Fiescherhorn

The Gross Fiescherhorn is a mountain in the Bernese Alps range of the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Hinter Fiescherhorn

The Hinter Fiescherhorn is a minor summit near the Gross Fiescherhorn.

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Fiescherhorn

The Fiescherhorn is the name given to three mountains in the Bernese

Similaj turismaj vidindaĵoj

Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Pasterze Glacier

The Pasterze, at approximately 8.4 km (5.2 mi) in length, is the l

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Tyndall Glacier (Chile)

Tyndall Glacier or Geike Glacier is one of the largest glaciers in the

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Lyell Glacier

Lyell Glacier is in the Sierra Nevada of California. The glacier was

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Speilsalen

Speilsalen was a natural glacial formation caused by a river

Aldonu al deziro
Mi estis ĉi tie
Vizitis
Maclure Glacier

Maclure Glacier (also McClure Glacier) is on Mount Maclure in the

Vidu ĉiujn similajn lokojn