Aŭtokurejo de Aintree (pron. ejntri; angle Aintree Motor Racing Circuit) estas konstruita por vetkuroj de aŭtoj en la kategorio Formulo 1. La kurejo estas 4828 metrojn longa kaj havas 8 kurbojn. En la jaroj 1955, 1957, 1959, 1961 kaj 1962 tie okazis Formulo-1-konkursoj pri la Brita Grandpremio. La plej rapidan rondveturon faris Jim Clark en 1962, kun la rezulto 1:55.0.