La Aĥmat-Kadirov-moskeo en Grozno, ĉefurbo de la respubliko Ĉeĉenio, estas la plej granda moskeo de la Rusia Federacio.
Sian nomon ĝi havas honore al Aĥmat Kadirov, la eksa muftio kaj prezidanto de la respubliko Ĉeĉenio, kiu la 9-an de majo 2004 estis murdita per bombatenco en Grozno. Lia filo Ramzan Kadirov ekde majo 2007 estas la prezidanto de Ĉeĉenio.
La konstrulaboroj borde de la rivero Sunŝa komenciĝis jam fine de la 1980-aj jaroj, sed plurfore estis interrompitaj. Post la la du militoj inter la armeo de la Rusia Federacio kaj armeo de sendependismaj ĉeĉenoj en 1994 ĝis 1996 kaj de 1996 ĝis 2006, turkaj konstrufirmaoj finkonstruis la moskeon je kosto de 20 milionoj da usonaj dolaroj ekde la 25-a de aprilo 2006 ene de nur 30 monatoj: la 17-an de oktobro 2008 la konstruaĵo solene inaŭguriĝis. La moskeo ofte nomata "la koro de Ĉeĉenio".
La moskea teritorio uzebla fare de la islama publiko ampleksas 5000 kvadratajn metrojn, sume en la konstruaĵo povas kunveni 10 000 homoj. La kvar minaretoj altas po 62 metrojn. La eksteraj kaj internaj muroj konstruiĝis el rara travertino-kalkoŝtonoj kaj tegiĝis per blanka marmoro de la turka marmora insulo; la muroj fare de turkaj metiistoj estis farbigitaj per aparte longvivaj koloroj. La internon lumigas 36 kandelabroj, kiuj produktiĝis el pluraj tunoj da bronzo kaj malavare dekoriĝis per vitraj kristaloj. La kompleta areo de la moskeo kun ĉirkaŭa ĝardeno estas 14 hektaroj. La konstruaĵo laŭplane estu imuna je tertremoj.
La moskeo estas ligita al la Rusia Islama Universitato Grozno, kiu malfermiĝis la 20-an de aŭgusto 2009.
Cetere ankaŭ la nunaj urbaj flago (bildigita dekstre) kaj blazono bildigas la moskeon.