Agrasen ki Baoli (konata ankaŭ kiel Ugrasen ki Baodi), estas la nomo de protektita monumento je la konto de la Arkeologia Servo de Barato (ASI) laŭ la Leĝo pri Antikvaj Monumentoj kaj Arkeologiaj Lokoj de 1958, kiu konsistas en 60-metra longa kaj 15-metra larĝa historia ŝtupo-puto en la strato Hailey apud la Placo Connaught, Jantar Mantar, en Nov-Delhio, Barato. Kvankam ne estas konataj historiaj registroj kiu certigas pri kiu konstruis Agrasen ki Baoli, oni supozas, ke ĝi estis origine konstruita de la legenda reĝo Agrasen, kaj rekonstruita en la 14a jarcento fare de la Agraŭala komunumo kiu indikas sian originon el la maharaĝo Agrasen. La Baoli estas malferma ĉiutage. La vizitata horaro de la baoli estas 9 AM al 5 PM.