La Turo Ostankino (ruse Останкинская телебашня) estas televida kaj radia turo en Moskvo, Rusujo. Ĝi estas alta 540 metrojn (1.772 futojn) kaj troviĝas je 55° 49′11″N, 37° 36′42″E. Ĝi estas en listo de la Monda Federacio de Grandaj Turoj.
La turo estis finkonstruita en 1967. Tiam ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la mondo. La projektisto Nikolaj Nikitin uzis novajn ideojn por konstruo: ĝia korpo estas farita el ferbetono plifortigita per internaj ŝtalaj drategoj kaj nur la pinto estas metala. La turo ne havas profundan fundamenton, tamen ĝia stabileco estas atingita per peza baza konusforma parto. En la turo estas 7 rapidaj liftoj (3 por ŝarĝoj kaj 4 por pasaĝeroj).
Ĉirkaŭ alteco egala 330 m funkcias la trietaĝa restoracio nomata "La Sepa Ĉielo", kies rondaj haloj rotacias kune kun vizitantoj, por ke tiuj observu pitoreskajn ĉirkaŭaĵojn. Unu plena rotacio daŭriĝas unun horon tute sufiĉan por ĉion interesan vidi.
La 27-an de aŭgusto 2000 pro elektra fuŝkontakto flamiĝis kabloj en la alta parto de la turo kaj baldaŭ fajro uraganis jam sube. TV kaj radiobrodkasto por Moskvo kaj moskva regiono estis rompita. Vespere sekvonttage incendion oni ĉesigis. Bedaŭrinde kvar personoj tiam pereis kaj kelkaj fajroestingistoj estis grave vunditaj.