Sidejo de UN

Sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Headquarters, arabe مقر الأمم المتحدة‎‎, ĉine 联合国总部大楼, france Siège des Nations unies, hispane Sede de las Naciones Unidas, ruse Центральные учреждения ООН) estas komplekso de konstruaĵoj en Novjorko (Usono), kiuj servas al ĉefaj organoj de UN kiel oficiala oficejo.

La konstruaĵoj troviĝas en orienta parto de Manhatano inter la 42-a kaj 48-a stratoj, Unua avenuo kaj la markolo East River. La tereno interne tiu ĉi kvadrato ampleksas areon je 18 akreoj (~73 000 m²) kaj prezentas «internacian zonon, kiu apartenas al ĉiuj ŝtatoj-membroj». Tamen, laŭ la konvencio inter Usono kaj UN Pub. L. No. 80-357, 61 Stat. 756 (1947) la distrikto de la sidejo restas sub juĝorajto de Usono.

Krom konstruaĵoj en Novjorko, UN havas ankaŭ tri akcesorajn, regionajn sidejojn: en Ĝenevo (Svislando), Vieno (Aŭstrio) kaj Najrobo (Kenjo). Tamen la plej ĉefaj decidoj de UN akceptiĝas ĝuste en Novjorko, ĉar precipe tie ĉi kunsidas la Ĝenerala Asembleo kaj la Konsilio de Sekureco de UN.

En laboraj organoj, agentejoj kaj centroj de UN tutmonde laboras ĉirkaŭ 61 000 kadruloj el ~170 ŝtatoj. En la sidejo en Novjorko lokiĝas ĉirkaŭ triono de tuta personaro de UN.

Elektado de loko

Unuiĝinta Naciaro estis fondita la 24-an de oktobro 1945 kaj komence ne havis sian propran konstruaĵon. La unuaj kunsidoj de Ĝenerala Asembleo kaj Konsilio de Sekureco pasis en Londono. De 16-a de aŭgusto 1946 sidejo de UN situis provizore en vilaĝo Lake Success (Long Island). La 14-an de decembro 1946 la Ĝenerala Asembleo alprenis proponon de John D. Rockefeller Jr.; li proponis asigni 8.5 milionoj da usonaj dolaroj, ke aĉetu la nunan terenon por konstruado de konstanta sidejo de UN.

Kiel oni eksciis laŭ lastaj datumoj, kontraŭ konstruado en Novjorko voĉdonis tiam Francio, Britio kaj Nederlando. Krom Novjorko ĉeestis aliaj kandidatecoj por tiu ĉi rolo. Ekzemple, Kanado proponis loki la sidejon de UN en l’insulo Navy (Ontario). Multaj rigardis ĉi tiun lokon, situanta sur limo de la du ŝtatoj apud Niagara Akvofalo, kiel idealan kandidatecon. Tamen fine estis elektita la tereno sur bordo de East River.

Ĝis nuntempo kelkaj politikistoj opinias, ke tiu ĉi elekto estas maljusta, kaj elpaŝas por transporto de la sidejo en pli konvenan lokon. Ekzemple, en septembro de la jaro 2009 la ĉefo de Libio Muamar Kadafi prezentis kiel alternativon Pekinon aŭ Delhion. Laŭ lia opinio, la Orienta hemisfero ludas grandan rolon en evoluo de la homaro.

Konstruado

En novembro de la jaro 1947 la Ĝenerala Asembleo de UN konfirmis la arkitektan planon de estonta sidejo. Post naŭ monatoj UN kontraktis kun registaro de Usono pri senprocenta kredito je 65 milionoj da dolaroj por konstruaj laboroj. La ceremonio de bazado de la fundamento okazis la 24-an de oktobro 1949, kaj oficiala malfermo de sidejo okazis la 10-an de januaro 1951.

Por kreo de la komplekso de konstruaĵoj de UN estis invititaj arkitektoj, dizajnistoj kaj inĝenieroj el tuta mondo. En ĉi tiun grupon envenis Nikolaj Basov (Sovetunio), Maks Abramoviĉ (Usono), direktoro de planado, Oscar Niemeyer (Brazilio), Vladimir Bodjanskij (Francio), inĝeniero-konsilisto, Ernest Cormier (Kanado), Wallace K. Harrison (Usono), la ĉefa arkitekto, Charles E. Le Corbusier (Francio), Sven Markelius (Svedio), G. A. Soilleŭ (Aŭstralio), Liang Seu-cheng (Ĉinio), samkiel konsilistoj Anthony Antoniades (Grekio), Matthew Nowicki (Pollando) kaj Ernest Weismann (Jugoslavio).

La grupo kreis 50 diversajn projektojn kaj post selektado elektis konceptan ideon de Le Corbusier. Laŭ liaj desegnaĵoj, la komplekso de konstruaĵoj devas scipove kombini diversecon de stiloj: altajn vitrajn panelojn por oficejoj kaj malaltan globan kupolon por la halo de Ĝenerala Asembleo. Je momento de fino de konstruado oni rigardis la sidejon de UN kiel etalonon de la plej moderna arkitekta dizajno en Manhatano.

Konstruaĵoj de la komplekso

La plej fama konstruaĵo en la strukturo de komplekso estas certe 39-etaĝa ĉielskrapanto, kie troviĝas la Sekretariato. Krom tio, en teritorio de la sidejo situas la konstruaĵo de Ĝenerala Asembleo, Biblioteko Dag Hammarskjöld kaj la Centro por vizitantoj. Flanke de la fasado tiras sin vico de flagstangoj, sur kiuj estas flagoj de la 193 ŝtatoj-membroj de UN je angla alfabeta ordo, kaj ankaŭ la flago de la Organizaĵo mem en la centro.

Ĉeestas ankaŭ vico da akcesoraj konstruoj de UN. Tio ĉi estas du grandaj oficejaj konstruaĵoj, en kiuj situas specialaj agentejoj de UN simile PUND. Ili nomiĝas DC-1 kaj DC-2, ĉar ili lokiĝas je adreso Placo de UN, 1 kaj 2 konforme. En l’angulo de la 46-a strato situas la ofico de identigo (identification office), kiu liveras paskartojn al anticipe akredititaj diplomatoj, ĵurnalistoj kaj aliaj personoj. La domo de UNICEF (Placo de UN, 3) kaj la konstruaĵo de UNITAR (Placo de UN, 807) estas ankaŭ partoj de la komplekso.

Kaŭze de kadukeco de konstruaĵoj oni organizis fundan riparon de la sidejo de UN en Novjorko. Ekzemple, en la konstruaĵo de Ĝenerala Asembleo, kie kunvenas regule ĉefoj de ŝtatoj kaj registaroj, ofte likas la tegmento. Por elimino de tiaj problemoj oni konsumos 1.9 miliardojn da usonaj dolaroj. La riparaj laboroj, post kiuj la konstruoj devos esti pli modernaj kaj pli sekuraj, finos en la jaro 2013.

Poŝta ofico de UN

L’adreso de la sidejo de UN estas Placo de Unuiĝintaj Nacioj (Placo de UN), 760, Novjorko, NY 10017, Usono. La internacia stato de centraj institucioj permesas al UN presi proprajn poŝtmarkojn. Ĉiuj leteroj, sendataj el la sidejo, havas stampilon de UN. Ĉi tiu servo havas grandan intereson ĉe vizitantoj, precipe ĉe filatelistoj. Enspezo de vendado de markoj en filatelaj celoj estas esenca parto de l’enspezo de UN. La Poŝta fako de UN situas en la bazamenta etaĝo de la Centro por vizitantoj.

Artaĵoj en la sidejo de UN

Artkolekto de UN havas larĝan famon. L’artaĵoj de mondfamaj pentristoj kaj skulptistoj, dediĉitaj al temo de internacia koopero kaj toleremo, situas en la parko ĉe la sidejo kaj en ties vestibloj. Do UN ricevis de ŝtatoj-membroj en diversaj jaroj sekvajn donacojn: la skulptaĵon «Ni forĝu el glavoj plugilojn» de Sovetunio, «Tordita pistolo» de Luksemburgio, «Sonorilo de la paco» de Japanio. La donaco de Usono estis mozaiko sur bazo de la pentraĵo de Norman Rockwell «L’ora regulo», kie supre de bildo de homoj de ĉiuj rasoj estas skribita sentenco: «Do unto Others as You Would Have Them Do unto You» («Kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili»). Marc Chagall transdonis el Francio al UN koloran vitralon, altan je ĉirkaŭ 3.5 metroj, sur kiu estas simbole prezentita la lukto por paco kaj por estreco de la amo. Ĉinio enmanigis skulptaĵon de ok elefantaj dentegoj, sur kiuj oni eltranĉis mirinde precize areon de fervojo en nordo de la lando. Pendolo de Foucault, servanta kiel demonstra pruvo de rotacio de Tero, estis donacita de Nederlando. La kolekto de UN havas en tiu kvanto ankaŭ eron de Berlina muro.

Eksteraj ligiloj

  • La konstruaĵo de la sidejo de UN — la retejo «New York City» ruse
  • Listed in the following categories:
    Afiŝu komenton
    Konsiloj kaj Konsiletoj
    Ordigi per:
    David MeTamorph Mana
    24 December 2016
    THE YOUNG MAN ^^ ( DC )
    Jeffrey Zeldman
    20 August 2012
    Designed Oscar Niemeyer and Le Corbusier, 1952. It is the Secretariat, where thousands toil at clerical jobs, and not the General Assembly that visually defines the UN complex.
    Awatif Alshammary
    29 August 2018
    It was wonderful experience.
    Marcus Gores
    17 March 2013
    Without the flags it just looks like another office building
    Louise de Paus
    24 April 2018
    Secretaris Generaal
    JIMMY SOMAWIRYA SIMAMORA
    18 February 2014
    Hello there...I'm just check in here
    UHNWI
    27 July 2020
    Where things “happen”
    Ŝargi pli da komentoj
    foursquare.com
    8.8/10
    Katya Pugacheva kaj 48,345 pli multaj homoj estis ĉi tie
    Lenox Ave Unit 1 by Luxury Living Suites

    startanta $397

    Upper West Brownstone Unit 1 by Luxury Living Suites

    startanta $345

    Lenox Ave Unit 2 by Luxury Living Suites

    startanta $0

    Lenox Unit 3 by Luxury Living Suites

    startanta $0

    Lenox Ave Unit 4 by Luxury Living Suites

    startanta $371

    Lenox Ave Garden Unit by Luxury Living Suites

    startanta $345

    Rekomendindaj vidindaĵoj apude

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Non-Violence (sculpture)

    Non-Violence is a bronze sculpture by Swedish artist Carl Fredrik

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Trump World Tower

    Trump World Tower is a residential skyscraper at 845 United Nations

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Konstruaĵo Chrysler

    La konstruaĵo Chrysler (Chrysler Building angle) estas nubskrapulo

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Granda Centra Stacidomo

    La Granda Centra Stacidomo (angle Terminal Grand Central, kelkfoje

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    MetLife Building

    The MetLife Building, originally called the Pan Am Building, is a

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Lipstick Building

    The Lipstick Building (also known as 53rd at Third) is a 453 foot (138

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Gantry Plaza State Park

    Gantry Plaza State Park is a state park on the East River in the

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Konstruaĵo Seagram

    La Konstruaĵo Seagram, situanta en la numero 375 (inter la stratoj 52

    Similaj turismaj vidindaĵoj

    Vidu ĉiujn Vidu ĉiujn
    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    John Rylands Research Institute and Library

    The John Rylands Research Institute and Library is a late-Victorian

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Stockholm City Hall

    The Stockholm City Hall (Swedish: Stockholms stadshus or Stadshuset

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    West Virginia State Capitol

    The West Virginia State Capitol is the seat of government for the U.S.

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Manor House Hotel

    The Manor House is a 14th-century country house hotel in Castle Combe,

    Aldonu al deziro
    Mi estis ĉi tie
    Vizitis
    Warner Bros. Studios, Leavesden

    Warner Bros. Studios, Leavesden is an 80-hectare studio complex in

    Vidu ĉiujn similajn lokojn