Supra Lago, ankaŭ nomita Supera Lago, limata de Ontario kaj Minesoto en la nordo kaj Viskonsino kaj Miĉigano en la sudo, estas la plej granda el la Nordamerikaj Grandaj Lagoj. Ĝi estas la plej granda purakva lago en la mondo laŭ surfaca areo kaj la tria plej granda purakva lago laŭ volumeno.
En la aniŝinabeka lingvo la lago estas nomata Giĉigami ("granda akvo"); tiu nomo estas pli konata laŭ la angla transskribo "Gitche Gumee", kiun uzis Henry Wadsworth Longfellow en La Kanto de Hiawatha kaj Gordon Lightfoot en sia kanto "The Wreck of the Edmund Fitzgerald".
La lago estis nomita le lac supérieur (france "la (pli) supra lago") en la dek-sepa jarcento de francaj esploristoj, ĉar ĝi situas pli alte ol la Hurona Lago (Nute, 1946). Tiu nomo estis transprenita en la anglan lingvon kiel Lake Superior.