Hagia Sofia (greke Ἁγία Σοφία, turke Ayasofya) aŭ templo de Dia Saĝeco estas templo konstruita en Istanbulo. Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. Hodiaŭ estas el ĝi muzeo.
Hagia Sofia estis konstruita je impulso de bizanca imperiestro Justiniano la 1-a kaj konsekrita la 26-an de decembro 537, kaj nome sur loko, kie jam antaŭ staris templo de sankta Sofio. Arkitektoj de la konstruaĵo estis Isidoro Mileta kaj Anthémios de Trall. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la plej signifca memorigaĵo de la bizanca arkitekturo, la simbolo de la tuta Istanbulo. Sed malgraŭ tio jam en la jaro 558 ties kupolo dum tertremo frakasiĝis. Sekvis pluajn tertremoj en la jaroj 989 kaj 1346, sed kiuj jam ne havis tian pereigan efikon. La templo estis tiutempe ankaŭ rezidejo de konstantinopola patriarko. Post konkero de Konstantinopolo fare de la kvara krucmilito la templo de Dia Saĝeco estis sidejo de la latina patriarko konstantinopola.